Post 50 jaroj

La unua transplanto de koro inter homoj okazis antaŭ 50 jaroj, je la 3-a de decembro 1967. Ĝi estis grava paŝo, sed oni devis aldoni multe da esploro kaj laboro de medicinistoj, ĝis oni povis konsideri ĝin vera sukceso. Tia kuniĝo de fortoj estas ofta fenomeno en medicino.

La sudafrika kirurgiisto Christian Barnard estis la venkinto de konkurado inter…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Religioj en Braziljo (2)

Post la pasintsemajna enkonduko mi parolos nun iomete pri religioj kaj aliaj spiritaj movadoj en Braziljo.

Tamen antaŭe menciindas la fakto, ke la nombro de homoj en ĉi-tiu urbo kiuj deklaris sin senreligiaj pligrandiĝis de 4,8% en 2011 ĝis 7,9% en 2016. Malgraŭ tiu kresko la senreligiuloj estas preskaŭ la duono de la brazila averaĝo.

La katolikoj ne estas nur la …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel la moderna homo konkeris la mondon

Ke niaj prauloj devenas el Afriko, pri tio ĝis hodiaŭ ne regas dubo. Sed oni ja debatas la demandon kiam kaj kiel la moderna homo forlasis la afrikan kontinenton. La klasika modelo priskribas la konkeron de la mondo kiel unfojan eventon, kiel migradon, kiu komenciĝis antaŭ 60.000 jaroj.

Tio tamen laŭ nova studaĵo …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)