Kia estas Dio?

Imagem inline 1

La instruistino observas siajn lernantojn, kiuj desegnas. Fojfoje ŝi promenas tra la klasoĉambro por vidi la desegnon de ĉiu infano. Ŝi alproksimiĝas al la knabino, kiu intense laboras kaj demandas:

– Kion vi desegnas?
– “Mi desegnas Dion”, respondas la knabino
– Sed neniu scias, kia Dio estas…
Senpalpebrume kaj ne turnante siajn okulojn de la desegno, la infano diras:
– Ĉiuj scios post unu minuto!!!!

 

Kontribuo de Roze (PMA)
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko