Nutri la planedon – Energio por la vivo

La mesaĝo de vertikala kampo en la israela pavilono

La tre grava internacia ekspozicio EXPO2015 en Milano, kiun oni malfermis je la komenco de majo, fokusiĝas sur la metodoj por provizado de sana nutrado al la monda loĝantaro kun alta konsidero pri la protektado de la natura medio.

La oficiala devizo de tiu ekspozicio estas “Nutri la planedon – Energio por la vivo”. Hodiaŭ en la mondo estas pli ol 800 milionoj da homoj, kiuj suferas pro manko de nutrado. Aliflanke en multaj landoj, oni senzorge forĵetas kiel rubaĵon nekredeblan kvanton da manĝaĵoj. Laŭ ĝisdatigita taksado, temas pri 1,3 miliardoj da tonoj: tio signifas, ke oni malŝpare forĵetas ĉirkaŭ trionon de la tutmonda produktado.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio