Elsendoj el Radio Vatikana

​Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 

 
2015-06-28, dim 
Komentario: Marko 5:21-43 … La kredo estas forto de la vivo kiu liberigas kaj savas; saluto al la marshantoj por la savo de la planedo … Telegramoj pri la atencoj en Tunizio, Francio kaj Kuvajto; sekretariejo por la komunikado, nova institucio de la roma kurio; tradicia vizito de delegacio de la ekumena patriarkejo de Konstantinopolo: “por ke ni iam partoprenu kune en la eukaristia bankedo”; videomesagha saluto al la fideluloj de Ekvadoro, Bolivio kaj Paragvajo; en la festo de sanktaj Petro kaj Paulo; nova tvitera mesagho … Sankta Segho – Palestino: akordo subskribita.  
 

2015-06-25, jhau 
La autentikaj predikantoj de la evangelio, kaj la pseudoprofetoj; renkonto kun membroj de Bnai Brith Internacia; audienco kun estontaj diplomatoj de la papa eklezia akademio; kondolenco pro la morto de Lia Beateco Nerses Bedros, patriarko de la katolikaj armenoj; tvitera mesagho: dum la konfespreno, Jesuo akceptas nin kun chiuj niaj pekoj … Hindio: funebra rito por fratino Nirmala Joshi, posteulo de patrino Teresa; Romo: vizito de Mustafa Dzhemilev, reprezentanto de la tartaroj de Krimeo; Usono: tankoj al centra kaj orienta Europo; UN: zorgado kaj kondamno post atako de Al-Shabaab en Somalio kontrau veturilo de ambasadoro; Sirio: intensaj bataloj; Pakistano: peto al provincestroj pri la sekureco de religiaj minoritatoj – gravaj postsekvoj de la tutlandaj altegaj temperaturoj.  
 
2015-06-24, mer 
Kiam la familio dividighas kaj malplenighas je la geedza amo la diserigho falas sur la infanojn; pri la jhus okazinta vizito al Torino … Historia renkonto: la vizito de la papo al valdana templo; mesagho al la ghenerala sekretario de la Ekumena Konsilio de Eklezioj; bonveno al partoprenantoj de la budhista-katolika kolokvo; nova tvitera mesagho: la amo de Dio estas senpaga … Vatikanurbo: la labordokumento de la dek-kvara ordinara sinodo pri la familio – kolokvo por la 40a datreveno de la fina akto de Helsinko pri la religia libereco; Migranto: retropasha malakcepto de migrantoj en Hungario – decidiga kunsido de la Europa Konsilio pri la redisdivido de enmigrantoj.  
 
Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko