Preĝo sub la verda standardo – L.L.Zamenhof

Preĝo sub la verda standardo – L.L.Zamenhof

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koroj Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput’ religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas en ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
de l’ tuta homaro!

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO