Kiel vi fartas?

Malgraŭ pluraj similecoj inter ni kiel homoj ekzistas ankaŭ multege da diferencoj. Mi tamen ĉi-momente ne pensas pri niaj diversaj karakteroj kaj temperamentoj. La diferencoj ofte dependas de tio, kie ni loĝas kaj kiel ni vivas, kaj precipe de tio, kiom multe da libera tempo restas al ni post la plenumo de multaj niaj ĉiutagaj devoj kaj okupoj. Ĉar mi premisas, ke simile kiel mi, ankaŭ vi volonte dediĉas vian liberan tempon por okupiĝi pri aferoj ligitaj kun Esperanto. Temas ja pri nia komuna hobio aŭ eĉ pasio, temas pri io por ni aparte agrabla, aparte senca. Nia vivpasio tamen krom libera tempo postulas kelkajn aliajn aferojn, ekzemple permeson okupiĝi pri nia ŝatokupo flanke de niaj proksimuloj. Alia tre grava afreo estas posedo de monrimedoj cele financi diversajn elspezojn ligitajn kun…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.