Egipta televida serio dum Ramadano

Enamiĝo de armea oficiro al judino

La dissendado de la egipta televida serio “La juda kvartalo”  ĉiuvespere je la fino de la fasto, dum la tuta monato de Ramadano, provokas tre viglajn disputojn en la egipta gazetaro. Temas pri unu el la serioj produktitaj, kiel ĉiujare, ĝuste por Ramadano kaj spektitaj fare de milionoj da arabparolantoj en la tuta mondo.

Tiaj serioj kutime konsistas el 30 ĉapitroj, ĝuste kiel la tagoj de Ramadano. Malgraŭ, ke tio kaŭzas malĝojon ĉe nemalmultaj islamaj doktoroj, spektado de televidaj serioj fariĝis unu el la popularaj ritoj de la sankta monato: fasto el sunleviĝo ĝis sunsubiro, preĝo en moskeoj, almozdonado kaj fastorompa vespermanĝo antaŭ televida ekrano. Do, al la tradicia scivolemo, pri kiu fastas, kaj kiu ne, aldoniĝis, dum la lastaj jardekoj, ankaŭ la kutima demando: “Kiun serion vi spektas?”.

La intrigo de la nuna pridiskutata drama serio “La juda kvartalo” disvolviĝas…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.