Elsendo de Radio Vatikana

Caravaggio

2015-08-16, dim
Komentario: Johano 6:51-58 … Vivi en konkreta kaj reala kunuleco kun Jesuo transirigas nin de la morto al la vivo … Ke la Dipatrino turnu al ni siajn mizerikordajn okulojn; pri la viktimoj de eksplodoj en Tianjin; nova tvitera mesagho … Italio: grandnombraj vizitantoj al la stando de la Sankta Segho che Expo Milano; Francio: dek jarojn post la murdo de frato Roger Schuetz, la fondinto de Taize; Sirio: pastro Tony Boutros estas liberigita; Singapuro: vizitas kardinalo Parolin; Srilanko: socia fono de la parlamenta balotado.

2015-08-13, jhau
La venonta vizito de papo Francisko al Unuighintaj Nacioj, kaj la nova encikliko; nova tvitera mesagho … Azio: kardinalo Parolin en Orienta Timoro; Malavio: peto por nova politika programo por la lukto kontrau klimataj shanghighoj; Israelo: katolika centro por la homaj rajtoj petis kompletan planon de la sekureca muro en la Valo de Cremisan; Irako: dekoj da viktimoj pro atenco en bazaro de Bagdado; Sirio: unuaj flugoj de usonaj chasaviadiloj el Turkio; Mjanmaro: la estro de la registara partio eksigita; Chinio: almenau 50 mortigitaj de eksplodoj en Tianjin; Kubo: nova retejo de la kuba registaro okaze de la vizito de papo Francisko; Kolombio: la ekspluatado de la naturaj rimedoj en du regionoj estigas gravajn postsekvojn.

2015-08-12, mer
La momento de la festo estas valora donaco kiun dio faris al la homa familio … Temo de la Monda Tago de la Paco: Venku indiferentecon kaj konkeru la pacon; granda internacia intereso pri la Monda Tago de Preghado por la Konservo de la Kreajharo; nova tvitera mesagho … Kardinalo Parolin komencis vojaghon tra Azio; Libio: demisio de la chefministro, poste malkonfirmita; Burundio: UN alvokas al dialogo kun la opozicio.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Mesaĝo sendita de:

​From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-17 20:39 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana