Ĉu sendefendiĝo de Eŭropo?

La temo de la hodiaŭa sonartikolo estas laŭ mi grava, ĉar ĝi estas demando, ĉu la fenomeno pri grandskala miksiĝo de la nacioj sur la t.n. malnova kontinento favoras la pacan kunvivadon aŭ eble estas kelka minaco por ĝi?

En 1990 aperis demografia prognozo de UNO koncerne la malnovan EU, kies aŭtoroj pruvis, ke la socioj de ĝiaj tiamaj 15 membroj ĉiam pli rapide maljuniĝas kaj se Unio volas teni la socialajn privilegiojn sur la sama nivelo, dum la plej proksimaj 50 jaroj ĝi devas venigi 100 milionojn da laborantoj. De tiu momento al Eŭropo alvenas do reprezentantoj de diversaj nacioj, kaj tre signifagrade – de kelkaj variaĵoj de Islamo, kio eble pli gravas – de ĝiaj pli radikalaj frakcioj. Tio povas esti minaco por eŭropanoj, kaj eble ne nun sed estonte ili volos konverti la „malfidelulojn” al sia kredo.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio