La nuna ekonomika paradigmo kriziĝadas

Ĉu estas alternativo al kapitalismo?

Post pli ol 200 jaroj ekde kiam Adam Smith skizis la principojn de la libera merkato kaj 30 jarojn post la ora periodo de la novliberisma kapitalismo, ŝajnas, ke ĝi troviĝas nun en senespera situacio.

Viglaj publikaj diskutoj sekve de firmaj, foje tumultaj, protestoj montras, ke ne nur en la eŭropaj landoj sed eĉ en la ĉefa fortikaĵo de la libera ekonomio cirkuladas nekontentiĝo pri tiu ĉi sistemo, kiu ĝis antaŭ malmulte da tempo ĝuis tute nepridiskuteblan prestiĝan staton.

Oni fakte ne tiom povas malkonsenti pri la supereco de libera  merkatekonomio kompare kun…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio