Libropaĝo por pura akvo

Libro povas savi vivon. Tiu moto ne estas nova, sed normalkaze ĝi validas por la enhavo de verko. Sed Theresa Dankoviĉ en Bostono, Usono en tiu kazo havas alian aliron. La esploristino disvolvis libron kies unuopaj paĝoj estas plenaj je partikloj de arĝento kaj kupro. La paĝoj estas elŝireblaj kaj estas uzataj kiel filtroj por igi malpuran akvon trinkebla. La ideo funkcias, tion demonstris Dankoviĉ en Bostono ĉe konferenco de la usona ĥemia societo. En plej multaj kazoj unu paĝo forigis 99 procentojn de la malsanigaj mikroorganismoj – bakteriojn kaj virusojn – kaj produktis trinkakvon kies kvalito estas komparebla kun la usona.

Ke arĝento havas bakterimortigan econ, tion oni ja jam delonge scias, ŝi diras. Ŝi nur pluŝpinis…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio