Verda bio-ekonomio

Bioekonomio okupiĝas pri la demando kiel ekonomio povas esti organizata laŭ tuteca medikonscio. Ofta problemo estas ke forĵetitaj produktoj tro ofte ne estas plu uzataj. Bioekonomiaj entreprenistoj provas fermi tiujn rompitajn cirkulojn. Ne nur temas pri tio anstataŭigi fosiliajn aŭ ne-rekreskantajn krudmaterialojn, sed krei fermitan ekonomian cirkulon – de la krudmaterialo al la prilaborita produkto, ĝis la ruba produkto kiu estas revalorigata kaj kiu servu por certigi la rekreskon de krudmaterialoj.

Inter la firmaoj kiuj laboras laŭ tiu principo troviĝas nova entrepreno el Berlino kiu intencas revalorigi la enhavon de porbebaj vindaĵoj. Precize dirite ili volas produkti “pretan teron”. Tiu krudmaterialo estas esenca por la formiĝo de…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio