Rava muzika travivaĵo

Magie sorĉis la ĉirkaŭa scenejo: dekliva arbaro en la ekstrema nordo de Galileo kun lebanonaj cedroj ŝajnintaj kiel teatraj kulisoj kaj ligna duetaĝa izolita konstruaĵo aperinta kiel sceneja fono. Sube, malproksime en la ebeno, oni duonvidis tra la pluvego la lagon de Tiberias, iom pretendeme nomatan Galilea maro.

Tie loĝas fama piankoncertisto kaj konata muzikologo, kiu decidis frue forlasi sukcesan karieron kaj sin dediĉi al komponado kaj esploroj pri kordaj klavaraj instrumentoj. Ne tiom ofte li organizas en sia subtegmenta salono tre aprezatajn koncertojn por dudeko da elektitaj gastoj. Ĉifoje, pro la malbonegaj veterkondiĉoj n…

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO