Radio Vatikana: elsendo 2016-03-09

INFORMOJ PRI PAPO FRANCISKO; INTERNACIAJ INFORMOJ. – 2016-03-09, MER.  RADIO VATIKANA – ESPERANTO

Papo Francisko partoprenas kun la roma kurio en la spiritaj ekzercoj de karesmo: la travidebleco de la havaĵoj de la eklezio kaj la lukto kontraŭ malsato; venontaj sanktproklamoj de Tereza de Kalkato kaj aliaj el Meksikio, Argentino, Pollando kaj Svedio; la tria datreveno de la elektiĝo de papo Francisko: bilanco kaj defioj; novaj tviteraj mesaĝoj
Migrantoj: Slovenio fermis siajn landlimojn – akordo inter Turkio kaj Germanio – Serbio kaj Kroatio simile agas – kritiko kaj zorgo de UN; Sirio: daŭras la lukto kontraŭ IŜ, la humaneca situacio restas katastrofa; komenciĝis preparoj por intertraktoj inter la siria registaro kaj la opozicioj; Pakistano: domoj kaj lokoj el historia, arta kaj religia valoro riskas detruon pro konstruprojekto; Nord-Koreio: la registaro anoncis ke ĝi miniaturigis atoman bombon kaj estas preta por preventa atako; Mjanmaro: granda atendo por la prezidanta balotado.