Paradigmo de la Moderna Movado

Paradigmo de la moderna movado

Tamen ĝi moviĝas!: Eseoj pri la Esperanto-movado / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin. Postparolo de Carlo Minnaja. – Rotterdam: UEA, 2015. – 152 p.

Tamen ĝi moviĝasParadigmo estas la idea, teoria kaj ĝeneral-aplika bazo, sur kiu ekzistas iu certa samcela komunumo – plej ofte scienca, sed ankaŭ iu ajn alia (arta, naturprotekta ktp.); ĝi estas komuna mondkoncepto kaj pensmaniera modelo de tiu komunumo. Kompreneble, la esperantista komunumo, realiganta sin en la movado, devas havi sian paradigmon. Sciencaj paradigmoj troviĝas en universitataj lernolibroj kaj praktikaj kursoj. La Esperanto-movada paradigmo, kiun alproprigas “samideanoj” dum sia enmovada partopreno, estas klare esprimata de eminentaj movadanoj en kelkaj libroj, inter kiuj estas la prezentata.

La libron konsistigas 12 eseoj de dek aŭtoroj, ricevintaj la premion Luigi Minnaja (premio en la esea branĉo en Belartaj Konkursoj de UEA) en diversaj jaroj inter 1985 kaj 2012; la plej frua prezentata eseo (de Robert Lloancy) jare koincidas kun naskiĝo de la plej juna el prezentataj aŭtoroj – Brandon Sowers. Tio signifas, ke ĝenerala karaktero de la movado, laŭ la vidpunkto de la redaktoroj-kompilintoj (Michela Lipari, Humphrey Tonkin kaj Carlo Minnaja) dum la lasta trionjarcento ne ŝanĝiĝis principe, kaj baziĝas sur la sama paradigmo. Preskaŭ ĉiu eseo (la sola escepto estas la pure faktografia esploro de Sten Johansson pri belartaj konkursoj), sendepende de la temo (historio de la movado, literaturo, lingvo…) havas fortan ideologian komponanton kaj montras neŝanĝeblecon de la celoj. Ne hazarde du el la eseoj apartenas al la plumo de la nuna prezidanto de UEA Mark Fettes – ili, kvankam verkitaj delonge, bone reflektas la nunajn orientiĝojn de UEA. Estas interese, ke Fettes opinias la modernan UEA-ideologion plena heredaĵo de Ivo Lapenna, la Hamburgan krizon kiel ĉefe interpersonan, kaj la strategion, bildigitan de TEJO en Tyresö en 1969 ĝenerale forvelkinta, kvankam en lia propra posta agado, laŭ mia percepto, influo de la Tyresö-a etoso signife senteblas.

Kelkajn el la eseoj mi iam legis, sed kun granda scivolemo relegis denove. Ne pro tio, ke mi trovis ion novan aŭ alimaniere komprenas (finfine, la Esperanto-paradigmo en tiu formo estas por mi de jardekoj konata kaj natura), sed pro tio, ke tiu ĉi esearo bone reliefigas la unuecon de nia komunumo kaj montras, ke ĉiuj ardaj diskutoj interne de ĝi estas esence bagatelaj (ĉu uzi pli aŭ malpli da neologismoj – pri kio temas eseoj de Sen Rodin kaj Toño del Barrio; ĉu ni estu pli aŭ iomete malpli “politike neŭtralaj” k. s.) kaj libere povas kunekzisti sur la sama ideologia kampo, vivigante-vigligante la lingvon mem kaj la vivon de la komunumo. Ĝin permeseblas eĉ forlasi (restante anime kun ĝi, kiel faris Kabe) – tio estas ja la signo de nia libereco kaj malsekteco. Sed se aperas vera “herezulo”, kiu dubigas vivecon de Esperanto-movado – kiel Tazio Carlevaro, li meritas ardan kondamnon – evidente, pro neebleco bruligi (vidu la eseon de Paulo Sergio Viana La tri doktoroj).

Sufiĉe interesaj kaj profundaj estas historiaj esploroj – de Robert Lloancy pri fakte neokazinta kongresa parolado de Zamenhof en Barcelono (kiu montras la turmentojn de la Majstro ĉirkaŭ la realo kaj postuloj de politika neŭtraleco), de Paulo Sergio Viana pri la signifo de Zamenhofaj tradukoj por vivigo de la lingvo, de Olle Hällefors pri domino de la pac-idea direkto en nia originala literaturo kaj de Brandon Sowers pri Esperanto en kinoarto, kiu strebas kompletigi kaj ĝisdatigi la esploron de Judita Schiller el la jaro 2000. La esploro koncernas filmojn el diversaj landoj, tamen ĝi ne estas plene kompleta: ĝi, ekzemple, ne mencias la filmon Kazaroza (2006), kie ne nur aŭdeblas frazoj en Esperanto, sed ankaŭ la tuta intrigo baziĝas sur vivo de esperantistoj en epoko de la dua Rusa revolucio.

Mi supozas, ke ĉiu malnova esperantisto ricevos iom da plezuro, legante la esearon, des pli, ke la lingvaĵo estas modela kaj ĝuinda – nu, klaras, sufiĉas nur ekvidi la liston de aŭtoroj! Sed des pli utila la libro estos por novaj aktivuloj, kiuj devas pli konscie kaj serioze alproprigi la modernan movadan paradigmon kaj agi konforme al ĝi.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/recenzo-66