Zamenhof kaj Shakespeare

Zamenhof kaj Shakespeare

SkakespeareLa 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis sian influon.

Zamenhof tradukas Hamleton

Kiam Zamenhof, en la fruaj jaroj de la Internacia Lingvo, volis montri, ke Esperanto kapablas ĉion, kion aliaj lingvoj kapablas – kaj kiam li deziris krei prestiĝon por sia nova lingvo – li turnis sin al Ŝekspiro, per traduko de la plej fama ŝekspira dramo, Hamleto. Kial ĝuste tiu verko?

Unue, ĉar Ŝekspiro estis vaste konata internacie: tradukante tiun verkon, li montrus, ke la internacia lingvo kontribuas al la internacia kulturo. Apenaŭ ekzistis skribita literaturo neinfluata de Ŝekspiro – kaj tiu influo estis plej videbla precize en la literaturoj, kiujn Zamenhof plej bone konis, nome la germana kaj la rusa. Al germanoj Ŝekspiro ŝajnis preskaŭ germana verkisto, dank’ al la Ŝekspirecaj dramoj de Schiller kaj al la tradukoj de la ŝekspira verkaro ellaboritaj de August Wilhelm Schlegel kaj Ludwig Tieck; kaj la rusoj jam establis en sia lando kvazaŭ ĉehejman tradicion de teatraj prezentoj de Ŝekspiro: la poeto Puŝkin, forte sub lia influo, nomis Ŝekspiron “patro”. Hamleto estis ludata ankaŭ en pola traduko: ekzistas eĉ ebleco ke Zamenhof mem spektis la dramon en Varsovio.

Due, ĉar temis pri dramo. Traduko en Esperanton plivastigus la parolan lingvon, ne nur la literaturan – kaj Zamenhof sisteme kultivis la parolan, ne nur la skriban, lingvon. Trie, ĉar, pli ol ĉiuj aliaj tragedioj de Ŝekspiro, Hamleto kaptis la etoson de la epoko.

Hamleto: revoluciulo

Kvankam pluraj verkoj de Ŝekspiro – komedioj samkiel tragedioj – estis konataj eksterlande, la figuro de Hamleto allogis apartan atenton. Tra la jaroj, interpretado de la karaktero de Hamleto variis: jen li estis vidata kiel homo nedecidema, nesufiĉe maskla en maskla mondo, aŭ kiel homo profunde melankolia. Jen li prezentiĝis kiel tragika heroo, insista pri sia morala praveco aŭ kiel neŝanceliĝema serĉanto de la vero en kortego plena je manipulado kaj misprezentado. Jen li aperis kiel reprezentanto de nova, racia pensmaniero, kontrasta al la antikva pensmaniero de superstiĉo kaj subpremo. En la meza kaj orienta Eŭropo de la epoko de Zamenhof, la pozitivaj interpretoj dominis: Hamleto prezentiĝis kiel revolucia figuro, preta renversi la malnovan reĝimon por starigi novan malferman ordon de racio kaj civilizo. Edukita en la progresema universitato de Wittenberg, li estis bone ekipita por renkonti la hantajn fantomojn de la venĝa mezepoka socio. En tiu senco li estis taŭga reprezentanto de tiu revolucia ideo, kiun ankaŭ Zamenhof reprezentis – nome, en la kazo de Zamenhof, de nova internacia lingva ordo. Eĉ pli: Hamleto reprezentis la aŭtonomion de la individuo, la liberecon de pensado, la spiriton de la Renesanco.

Reprezentaj rakontoj

Ŝekspiro verkis siajn dramojn en la fino de la 16a kaj komenco de la 17a jarcento – epoko kiam la moderna komerca teatro establiĝis en la kreskantaj urboj Parizo, Madrido, Londono, Napolo. Speciale konstruitaj teatroj fariĝis praktikaj nur tiam kiam tiuj kaj aliaj urboj atingis certan nombron de loĝantoj. Tio okazis en la 16a jarcento. En Londono la publiko, diversa en siaj sociaj tavoloj kaj sia edukiteco, preferis dramojn bazitajn je ekzistantaj modeloj – malnovaj rakontoj nove prezentitaj. Ŝekspiro, nur la plej sukcesa dramisto en epoko de pluraj profesiaj dramverkistoj, brile kaptis kaj remuldis profunde simplajn historiojn – pri junaj amantoj en Romeo kaj Julieta (en historia periodo en kiu la streĉiteco inter malnovaj ideoj de heredeco kaj novaj ideoj de ama kunligo pli kaj pli ofte manifestiĝis), pri suspektataj eksteruloj (kiel la nigrulo en Otelo aŭ la judo en La Venecia Komercisto), pri rilatoj inter filinoj kaj maljuna patro (en Reĝo Lear) aŭ en la kazo de Hamleto, rilato inter filo kaj patrino. En la simpleco, sed la supleco, de la rakonto, samkiel la bazaj homaj rilatoj, kiujn ili esploris, la verkoj de Ŝekspiro similis tiujn de la antikvaj grekoj, kies tragedioj same traktis tre bazajn homajn rilatojn, eĉ se prezentitajn de figuroj superhomaj.

Flekseblo

Manuskriptoj de la teatraĵoj ne ekzistas: ni havas nur tre malmultajn ekzemplojn de la skribado de nia aŭtoro. La tekstoj, kiujn ni havas, estas plejparte presitaj tekstoj – ordigitaj versioj de la krudaj tekstoj uzataj en prezentoj. Preskaŭ tute mankas ludinstrukcioj aŭ aliaj limigaj detaloj. La tekstoj estas ofte koruptaj. Tiu manko de specifeco faciligas flekseblon de interpreto: la dramoj de Ŝekspiro adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj kaj estas interpreteblaj tre diverse. Tio ja okazis tra la jaroj, kaj montriĝis ne indiko de malklaro sed indiko de la komplikeco de la homaj interagoj kaj internaj pensoj. Ĉiu literatura verko kreas negoceblan spacon inter la verkinto kaj la konsumanto: la historio de Ŝekspira interpretado brile montras tiun negocoprocedon.

Ŝekspiro kaj la angla lingvo

Oni ankaŭ ne rajtas subtaksi la brilecon de la poezio de Ŝekspiro: li majstre rajdis la anglan lingvon. Oni ofte rimarkas, ke li regis vastan vortprovizon – kvankam indas atentigi, ke en tiu epoko la manko de agrikultura laboro logis amason da provincanoj, kun siaj lokaj esprimoj, al la angla ĉefurbo, tiel ke atentema aŭskultanto povus facile adopti vastan gamon de lingvaj esprimoj. Ekzistas iuj kiuj asertas, ke la angla lingvo havas tiel grandan sukceson en la mondo ĉar ĝi estas “la lingvo de Ŝekspiro”. Sed tiu aserto intermiksas kaŭzon kaj efikon: Ŝekspiro gajnis mondan admirantaron pro la disvastiga potenco de la angla lingvo, ne inverse.

Ŝekspiro en Esperanto

Tamen, ke Ŝekspiro estis granda poeto estas klare ankaŭ en la kultura mondo de Esperanto. Hamleto ekzistas en du tradukoj en Esperanton, kaj ĉiuj aliaj ĉefaj tragedioj tradukiĝis en la Internacian Lingvon. Fakte, duono de la 36 aŭ 37 dramoj havas siajn Esperanto-tradukojn, foje majstre transprenitajn, foje mankajn. Brila traduko de la sonetoj, farita de William Auld, malfermis ankaŭ la nedramajn verkojn al la esperantistoj. Bedaŭrinde oni ne povas montri al sceneja tradicio de Ŝekspiraj verkoj en Esperanto: ne pli ol tri-kvar verkoj estis iam ajn luditaj en la Internacia Lingvo.

Zamenhof Hamleto

La nokton antaŭ sia forpaso en 1917, Zamenhof (laŭ Privat) laboris super “kvarpaĝa papero” en kiu li rakontis pri la perdo de sia religia kredo kaj la deprimiĝo, kiu akompanis tiun okazintaĵon:

“La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian senton kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon de viando.”

Tiuj vortoj konsterne eĥas la vortojn de Hamleto mem, en la dua akto de la dramo, kiam li priskribas sian melankolion al Rosenkranz kaj Guldenstern: “De mallonga tempo mi perdis … mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero … ŝajnas al mi nur nuda pinto … kiel nenio alia ol putra, pesta amaso da miasmoj.” Ĉu Zamenhof mem estis la unua ludanto de la melankolia dana princo en Esperanto? Ĉu li mem vivis Hamleton en ties plena intenseco? Kaj ĉu, memorante la kvarcentan datrevenon de la morto de Ŝekspiro ni iasence pretiĝas por memori en la venonta jaro la centan datrevenon de la forpaso de Zamenhof?

Humphrey Tonkin

Monologo de Hamleto

Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti – dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, – tio estas
Tre dezirinda celo. Morti – dormi –
Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, –
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l’ potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, –
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim’ de io post la morto,
De tiu nekonata land’, el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l’ pensado;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro…
Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio…
Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojn
En vian puran preĝon!

Tradukis L. Zamenhof (1894)

Ĉi tiu artikolo kaj la fragmento el Hamleto aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5.
Rete: La Balta Ondo