Mondo-mapo pri esperantistoj

Novaĵservo RET-INFO / Lingvo Studio

Mondo-mapo pri esperantistoj

Lastatempe mi kreis la retejon http://esperantujo.directory/ – ĝi estas simpla mondo-mapo de esperantistoj. Mi kreis ĝin por montri ke estas esperantistoj ĉie en la mondo, kaj ke Esperanto ja estas vivanta lingvo.

Do, bonvolu registriĝi, alŝuti foton pri vi, kaj ni plenigu ĝin kun amikaj vizaĝoj. Espereble ĝi helpos novajn esperantistojn trovi sin reciproke.

Martin Rue

[En la FB-grupo “Esperanto”]

—-
Ndlr: La mapo povas esti impresa ilo por montri kaj pruvi la realan disvastiĝon de Esperanto-parolantoj. Por tio estas necese, ke registriĝu esperantistoj ankaŭ el malgrandaj, foraj kaj neeŭropaj landoj. Dankojn pro via eventuala helpo en tiu tereno. – L.S.

——-
Fonto: Ret-Info, LS