Senpaga bitlibro “Don Quijote”

La teksto estas tiu de la kompleta Esperanta traduko verkita de la renoma Fernando de Diego kaj eldonita en Zaragozo en 1977 fare de la hispana Fondumo Esperanto. Ĝi estas nun je la dispono de ĉiuj parolantoj de la internacia lingvo, libere kaj senpage, en formato epub, en la Bitoteko, la bita biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio. Oni povas trovi la ligilojn al la verko kaj pliajn informojn pri la projekto en la retadreso http://esperanto.es/quijote

La adreso por elŝuti.

La eldono estis sekvo de projekto, komenciĝinta antaŭ kelkaj jaroj, fare de ampleksa skipo sub la gvido de HEF, kaj finita en tiu ĉi jaro 2016, kiam estas kunmemorata en Hispanio la 400a datreveno de la morto de Miguel de Cervantes. HEF atingis, ke la projekto aperu kiel parto de la oficiala programo de la Ŝtata Komisiono kreita por tiu kunmemoro.

La libro ankaŭ elŝuteblas el la Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes, la plej grava hispana institucio zorganta pri la hispanlingva literaturo en elektronika formato, kun kiu HEF interkonsentis pri la samtempa disponigado al la ĝenerala publiko. La adreso en tiu ĉi retejo estashttp://www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha/.

HEF ankaŭ produktis kartojn kun konekto USB, enhavantajn la dosieron de la libro. La unuajn ni donacis al la urbestro kaj magistratanoj de la urbo Herrera del Duque, en tiu publika prezentado dum la Kongreso.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/bitlibro