Ĉu EU sen la angla?

Vide el Bruselo

Kiom da esperantistoj revadis pri elekto de Esperanto kiel oficiala neŭtrala lingvo por la Eŭropa Unio! Kiom da ni leteradis al membroj de la Eŭropa Parlamento por substreki la bonajn ecojn de nia internacia lingvo! Kaj nun iuj el ni kredas, ke la eliro de Britio el EU donos novan ŝancon al la lingvo de Zamenhof.

Post la voĉdonado en Britio multaj en EU ekesperis ke la “Brit-eliro” donos novan memfidon kaj emon al EU post kvardek jaroj de la kontraŭema brita membreco. Ankaŭ en la lingva kampo iuj esperas je ŝanĝo de la reala lingva sistemo de EU. Sed certe estas tro frue por esperi, ke Esperanto fariĝos la nova lingvo.

Multaj franclingvaj aktivistoj kaj politikistoj pripensas la novajn ŝancojn de la franca por regajni la spacon perditan dum jardekoj pro la disvastiĝo de la angla.

La lingva “sistemo” de la Eŭropa Unio estas bazita sur la regulo №1 de la jaro 1958a. Efektive, ĉiuj membro-ŝtatoj de EU elektas lingvon, kiu hejme estas konstitucia lingvo, kaj ĉiuj aliaj EU-landoj devas kunsenti kun la elekto.

La prezidantino de la parlamenta konstitucia komitato Danuta Hubner opinias, ke post la Brit-eliro restas neniu membro-ŝtato, kiu elektis la anglan kiel sian oficialan EU-lingvon. Kaj ŝi pravas. Irlando elektis la irlandan, ĉar jam la angla estis oficiala EU-lingvo. Iom same, Malta elektis la maltan, kiam ĉi tiu malgranda insulo aliĝis al EU. Pro tio Hubner konkludas, ke necesas repripensi la oficialajn lingvojn en la Eŭropaj institucioj.

Franclingvaj aktivuloj vidas oran ŝancon ŝanĝi la direkton de historio ekde 1973, kiam Britio aliĝis al EU. Ja en la komenco de la Eŭropa integriĝo, fine de la 1950aj jaroj, nur la franca, germana, itala kaj nederlanda estis la oficialaj lingvoj. En tiu situacio la franca regis ankaŭ pro tio, ke tiam ĝi ankoraŭ estis konsiderata de multaj kiel la unua diplomatia lingvo en la okcidenta Eŭropo. Sed kun la kreskado de EU kreskis ankaŭ la nombro de la lingvoj – fine ĝis 24.

La franca iom post iom perdis sian influon, sed ankoraŭ meze de la 1990aj jaroj, antaŭ du jardekoj, ĉirkaŭ 40% de la oficiale tradukitaj dokumentoj estis skribitaj france kompare kun ĉ. 45% en la angla. Tiel oni ankoraŭ povis paroli pri dulingva sistemo.

Tamen la franca malgajnis la batalon kontraŭ la angla unue post la aliĝo de Svedio, Finlando kaj Aŭstrio en 1995, kaj eĉ pli draste post la pligrandiĝo de EU per pluraj landoj de la centra kaj orienta Eŭropo.

Nun malpli ol 4% de la dokumentoj tradukataj de la Komisiono estas origine skribitaj france, sed preskaŭ 90% angle. Hodiaŭ la lingvo de la kantistino Edith Piaf, verkisto Victor Hugo kaj filozofo Jean-Paul Sartre preskaŭ ne plu estas uzata por priskribi kaj diskuti gravajn aferojn inter eŭropaj politikistoj.

Tamen franclingvaj kaj esperantistaj aktivuloj forgesas gravan fakton. Por ŝanĝi la lingvan sistemon estas nepre bezonata interkonsento de ĉiuj EU-landoj. Esperanto povos fariĝi oficiala lingvo en la Eŭropa Unio nur se (1) unu el la EU-ŝtatoj elektos ĝin, kaj (2) ĉiuj ceteraj landoj konsentos kun ĉi tiu elekto. La angla verŝajne daŭre restos oficiala EU- lingvo, se almenaŭ unu lando kontraŭos, ke oni ŝanĝu la lingvan sistemon.

Hodiaŭ politikistoj kaj funkciuloj interkomunikiĝas angle en Bruselo. Antaŭ ŝanĝi la lingvan sistemon, Eŭropo devos instrui la novan lingvon – ĉu francan, aŭ Esperanton – al dekmiloj da homoj, kiuj laboras ĉi tie.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/bruselo-32