Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare fine aperos ankaŭ en la angla.
Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

La nova eldono de “La danĝera lingvo” estas iom malpli ampleksa ol la antaŭaj.

Libera Folio: Ĵus aperis nova eldono de via jam klasika verko ”La danĝera lingvo”. Laŭ la eldonejo, UEA, la nova versio estas plene reviziita. Kion tio signifas? De kiam vi okupiĝas pri tiu reviziado?

Ulrich Lins: – Ĉiam, kiam estis preparata nova nacilingva eldono, mi faris korektojn kaj aldonojn. Sed fundan reviziadon mi komencis en 2011.

Vi rakontas en la antaŭparolo, ke post la apero de la unua eldono iĝis alireblaj diversaj arkivaj materialoj en eksa Sovetio, sed ankaŭ en Germanio. Pri kiaj materialoj temas? Ĉu vi povas doni ekzemplon pri novaj informoj kiuj aldoniĝis aŭ malnovaj kiuj montriĝis malĝustaj kaj estis forigitaj en la nuna eldono?

– Mi utiligis pliajn aktojn de Gestapo/SS, kiuj nun troviĝas en la Federacia Arkivo en Berlino. Ili montras, kiom serioze la nazia reĝimo prenis la supozatan ligitecon de la Esperanto-movado kun la mondkonkeraj planoj de judoj kaj ke ĝi dum la milito intervenis por malhelpi, ke iliaj aliancanoj, ekzemple la hungaroj kaj italoj, plue subtenu la movadon. Eksa esperantisto helpis la persekutantojn per tradukoj el ekzemple Heroldo. Pri Soveta Unio, dank’ al Nikolaj Stepanov, kiu vizitis arkivojn, kaj per la utiligo de studoj aperintaj ekde 1988 mi povis aldoni detalojn pri la individua sorto de Ernest Drezen kaj multaj sovetiaj esperantistoj. Stepanov mortis komence de 2015, sed li jam ĉesigis sian esplorlaboron antaŭe, ankaŭ ĉar la sovetiaj arkivoj iĝis malpli facile alireblaj.

– Ĝenerale, dum la pasintaj jardekoj mi povis multe pli libere kontakti esperantistojn en landoj, kiujn trafis persekutoj. Mi celas unuavice la iaman sovetian “blokon”. Inter la homoj, kiujn mi intervjuis, estis ankaŭ la antaŭa kardinalo de Prago, Miloslav Vlk, kiu en tezo verkita por la abiturienta ekzameno kaŝe kritikis Stalin pro lia kontraŭesperanta pozicio. Aliflanke, mi forigis kelkajn partojn de la unua eldono, ne ĉar ili entenis malĝustaĵojn, sed ĉar mi volis pliklarigi la diferencon inter persekutoj direktitaj kontraŭ Esperanto kaj subpremo celanta politikan (plej ofte porrevolucian) uzon de la lingvo. Ekzemple, ne plu aperas aparta ĉapitro pri la orienta Azio, ĉar tie preskaŭ ne okazis rekta kontraŭesperanta agado. Mi krome koncizigis la ĉapitron “Socialismo kaj lingvo internacia”, ĉar post la disfalo de Soveta Unio malaperis la bezono pravigi politikon per sinapogo al teorioj.

Pli ĝenerale, kiu laŭ vi estas la ĉefa kialo pro kiu esperantistoj estis persekutataj en la plej multaj nedemokratiaj socioj?

– La diktatoraj reĝimoj timis, ke Esperanto peras nekontroleblajn pensojn kaj kontribuas al malfirmigo de la nacia lojaleco. Precipe en Soveta Unio, Esperanto iĝis “danĝera”, ĉar ĝi ebligis al korespondemaj civitanoj rigardi eksterlimen kaj iom kompari inter la enlanda propagando kaj la kondiĉoj en aliaj landoj.

Precipe inter la du mondmilitoj la Esperanto-movado estis sufiĉe rimarkinda socia movado, kiu altiris la ofte malfavoran atenton de regantoj. Ĉu vi trovas, ke en nia epoko daŭre iuj regantoj prenas Esperanton sufiĉe serioze por persekuti ĝin?

– Verŝajne pasis la epoko de persekutoj. La plej multaj registaroj, diference de la antaŭmilita periodo, nun almenaŭ buŝe deklaras sian subtenon al internacia kompreniĝo. Sed vidu, ekzemple, Nordan Koreion: Esperanto tie ne povas disvolviĝi, ĉar la reĝimo ne permesas, same kiel la evoluinta stalinismo, eĉ la nuran korespondan kontakton kun eksterlandanoj. Aliflanke, la malgrandiĝinta risko esti persekutata pro Esperanto, ne multe kreskigis tutmonde ĝian popularecon. Tial nia ĝojo pri tio, ke la malamikaj ideologioj kolapsis kaj ke Esperanto transvivis la naziismon kaj stalinismon, estas limigita.

Kial laŭ vi gravas esplori la historion de la persekutado de esperantistoj?

– Ĉar ĝi montras, ke, ofte kontraŭ la atendo de esperantistoj, el kiuj ne malmultaj emis esti politike naivaj, registaroj ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis. Kiel mi formulis en la konkludo de mia libro, la sorto de la Esperanto-movado kvazaŭ servas kiel barometro, kiu ebligas mezuri la rekonon, kiun en la mondo trovas “desuba” internaciismo. Sed, plej grave, la historio de subpremaj agoj kontraŭ Esperanto prilumas la neestingeblan entuziasmon de ĝiaj adeptoj disvastigi sian lingvon kaj spiti la malfavoron de aŭtoritatoj.

Via libro aperis en pluraj lingvoj, sed ĝis nun ne en la angla. Ĉu ne gravus angla eldono por pli vasta diskonigo de la temo?
– Angla eldono, en traduko de Humphrey Tonkin, estas jam preta. Ĝia apero estas anoncita por tiu ĉi jaro.