Jubileo de Kálmán Kalocsay

Antaŭ 125 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiun multaj opinias la plej grava poeto en la tuta historio de Esperanto.

Okaze de ĉi tiu jubileo de la hungara poeto ni proponas legi pri li la suban artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en marto 2012 en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de Esperanto.

Kalocsay, masonisto de la Parnaso

Ĉu Esperanto estas taŭga ilo por poezio? Jam Zamenhof pripensis tiun ĉi demandon, sed sendube Kalocsay sin dediĉis dumvive al ĝi, kaj de liaj studoj priaj ŝprucis ne nur impona poemaro kaj originala kaj traduka, sed ankaŭ gvidlinioj por kompreni la spiriton de la Esperanto-poezio.

Kálmán Kalocsay naskiĝis en 1891 en la vilaĝo Abaújszántó, en norda Hungario kaj iĝis kuracisto kaj infektologo en budapeŝta malsanulejo. Pasintjare oni festis la centan datrevenon de lia esperantistiĝo. Tiel do, li ellernis la Zamenhofan lingvon en 1911. Estas pluraj kialoj por lerni Esperanton, sed por Kalocsay la internacia lingvo devis esti ankaŭ lingvo literatura. Same en 1911 esperantistiĝis Julio Baghy, kiu ankaŭ naskiĝis samjare kiel Kalocsay. Ĉu mi troigas se mi diras, ke la fojfoje ŝtorma rilato ene de tiu “ora duopo” signis la estontecon de la Esperantaj literaturo, lingvo kaj movado?

Nu, kiel paroli pri Kalocsay? Ĉu pri Kalocsay la poeto, Kalocsay la redaktoro, Kalocsay kiu obsede studis grekajn heksametrojn? Ĉu pri la homo kiu sin vualis, sed neniam kaŝis, sub senfinaj plumnomoj?

Tridekjara, Kalocsay la poeto aperigis sian unuan poemaron Mondo kaj koro, kaj nur unu jaron poste naskiĝis Kalocsay la redaktoro. En 1922 Teodoro Schwartz starigis Literaturan Mondon, kie Baghy kaj Kalocsay agis kiel ĉefredaktoroj. Estis Kalocsay kiu unue adresis sin “Al la legantoj” por defendi revuon “plene literaturan”, heredanton de Lingvo Internacia kaj La Revuo. Oni ne bezonas paroli pri tiu juvelo de la Esperanta beletro, sed por bone kompreni ĝian historion oni povas komence legi la artikolon La tri vivoj de Literatura Mondo[1], verkitan de Kalocsay mem.

Poezio estis por Kalocsay sankta afero, preskaŭ lia “interna ideo” de Esperanto, kaj li malbone toleris amatorojn. Jam en la unua numero de Literatura Mondo li impetis kontraŭ la facilrimaj adasistoj, “homoj kiuj neniam provis ĉarpenti eĉ unu strofon en sia gepatra lingvo, lerninte Esperanton subite trovas en si kapablon poezian kaj provas per kuraĝa salto eksidi sur la dorso de la Pegazo”[2].

Dum tiu unua periodo de LM, ni vidas Kalocsay-on la poeton (Patrineco), la recenziston de Eŭropa literaturo sub la kaŝnomo Kopar, ni vidas la homon kiu neniam evitas gramatikajn diskutojn (ekzemple, pri ci) kaj la tradukiston kiu prezentas al la mondo verkojn de siaj samnacianoj Sándor Petőfi kaj Endre Ady, sed ankaŭ de Baudelaire, Verlaine, Goethe aŭ Tennyson; eĉ la Kolomanon de la teatra trupeto ni trovas sur la paĝoj de LM.

La unua vivo de Literatura Mondo finiĝis en 1926, kaj kvin jarojn poste, en 1931, ekiris la dua periodo, eble la ora epoko de la Esperanta literaturo aŭ almenaŭ de la Budapeŝta Skolo. En tiu dua periodo fondiĝis ankaŭ la eldonejo Literatura Mondo, kaj jam en somero 1931 ĝi publikigis tri verkojn de Kalocsay: Rimportretoj, Lingvo Stilo Formo kaj Streĉita kordo.

Rimportretoj “vekis la naturan scivolemon de nia publiko”[3] pri verkistoj kiel Kabe, Baghy aŭ Nekrasov. Lingvo Stilo Formo pristudis vortfaradon, ritmojn, rimojn kaj antaŭvenis la Parnasan Gvidlibron.

Tamen, en longega recenzo Ludoviko Totsche (Lajos Tárkony) atentigas nin pri la tria Kaloĉaja verko, Streĉita kordo (titolo kiun oni trovas en la Zamenhofa traduko de Marta de Orzeszko). Laŭ Tárkony, “okazis io ankoraŭ ne ekzistanta en nia lingvo kaj literaturo, okazis io nova: poemlibro, kiu meritas, ke oni lernu Esperanton nur por povi ĝin legi, poemlibro, kiu pridonacis nin per kristale evoluinta poezia lingvo; poemlibro, kies apero apertas novan horizonton por nia literaturo: la epoko de l’ diletantismo definitive dronis en la pasinton”.

Kaj kompreneble la tri verkoj plene “apertis”, aŭ malfermis, la pordon al la “eterna neologisma diskuto”[4]. La diskuton (foje preskaŭ kverelon) oni legas en numero post numero de Literatura Mondo. Baghy (“Ĉu Ido aŭ Poliglot? Ne! Desperanto”) primokis la poezian fakvortaron de la Parnasa Gvidlibro de Kalocsay kaj Waringhien, kaj lasis la revuon al Kolomano kiel nura ĉefredaktoro. Kalocsay senlace defendis la poezian vortprovizon, sed li ankaŭ senlace korektis (kaj tio vekis protestojn) kaj finfine ĉiam “donis legende kaj leginde riĉan revuon”[5]. Denove, li verkas poemojn, tradukas (Dante, Goethe, Karinthy, Hugo, Leopardi…), recenzas (kaj eĉ respondas al recenzoj de siaj verkoj!), diskutas ĝissate pri neologismoj, ktp. Iam, vualita sub la kaŝnomo Kopar, la plurvizaĝa Kalocsay eĉ cerbumis la mezepokan Esperanton, aŭ ĉu estis C.E.R. Bumy kiu elpensis ĝin?

Post la dua mondmilito kaj la tria vivo de Literatura Mondo (1946–1949), Kalocsay kunlaboris en La Nica Literatura Revuo (1955–1962) ĉefredaktita de Waringhien, tiu Georgo Peterido Peneter “filo” de Peter Peneter, la alteregoo de Kalocsay, kiu jam en 1932 verkis la erotikajn Sekretajn Sonetojn. Sur la paĝoj de NLR, Kalocsay denove pristudis la klasikan metrikon en Esperanto.

Kiel gramatikisto, Kalocsay verkis kun Waringhien Plenan Gramatikon (1935), opiniis pri la plej tiklaj problemoj (ata-ita, ci, po) kaj estis ĉiam en la centro de la neologisma diskuto.

Li forpasis la 27an februaro 1976, “nun vortoj jam ne helpas, kaj larmoj ne sufiĉas”[6].

Notoj

1. Hungara Vivo, 1972, №4, p. 4–5.

2. Asonanco // Literatura Mondo, 1922, №1, p. 20.

3. Totsche L. K. Kalocsay: Streĉita kordo // Literatura Mondo, 1932, №1, p. 14.

4. Titolo de la verketo de H. Mayer: La eterna neologisma diskuto: Kalocsay kaj la sekvo, Vieno, 1987.

5. Szilágyi F. Zigzage en Iamujo, II // La Nica Literatura Revuo, 1961, №6, p. 213.

6. Rossetti R. Je la morto de kara amiko // Heroldo de Esperanto, 1977, №15.

Javier Guerrero

Legu ankaŭ la artikolojn pri Ludoviko Zamenhof kaj Julio Baghy, kiuj aperis ĉi-jare en Nia trezoro.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/03/209trezoro/