Relanĉitaj du juveloj el la esperantista rokmuziko

La du unuaj diskoj de la sveda rokgrupo Persone estis relanĉitaj. Temas pri la albumoj En la spegulo kaj Povus esti simple, publikigitaj fine de la 1980-a jardeko.
Respondecas pri tiu duobla reeldono la franca diskeldonejo Vinilkosmo. Ambaŭ verkoj aĉeteblas ceferece, ĉe la retejo www.vinilkosmo-mp3.com