Dankesprimo

Rakonto de Julian Modest

Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne estis en la vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝiaj gepatroj forpasis, oni vendis ŝian naskiĝdomon, kiu komencis ruiniĝi, ĉar neniu plu zorgis pri ĝi. Tamen Lina gardis en la koro la plej belajn memorojn de sia infanaĝo en la naskiĝa vilaĝo.

– Alifoje ni ne havos eblecon veni tien kaj nun la vilaĝo estas survoje, – diris Lina. – Ni nelonge restos en ĝi kaj verŝajne mi renkontos iujn konatojn, malgraŭ ke miaj amikinoj delonge jam ne loĝas en la vilaĝo.

– Bone, – konsentis Radi. – Ja ni ne rapidas. Ni haltos en la vilaĝo. Ĝi estas kara por vi.

La aŭto forlasis la ĉefvojon kaj daŭrigis sur ŝoseo, ne tre bona, inter helianta kampo, kiu similis al vasta tapiŝo kun grandaj oraj moneroj.

La vilaĝo atendis ilin silente. Videblis, ke iam ĝi estis bela kun duetaĝaj domoj kaj vastaj kortoj, sed nun en multaj domoj loĝis neniu, iuj el ili delonge ne estis riparitaj, kun stukaĵo, kiu ie-tie falis. Estis kortoj kun herbaĉoj, kurbigitaj bariloj kaj sur iuj pordoj videblis grandaj metalaj pendseruroj kun pezaj ĉenoj.

Lina rigardis kaj doloro premis ŝian koron. Iam en ĉiuj kortoj estis floroj, legomoj, kaj la ombroj de la fruktaj arboj estis tiel friskaj kaj molaj. Infanoj ludis en la kortoj kaj sur la stratoj, sed nun, en la varma somera posttagmezo, la tuta vilaĝo dronis en profunda silento, kvazaŭ subite ekestos ia plago.

Ili haltis sur la vilaĝa placo kaj ĉirkaŭrigardis por vidi iun, sed la placo estis senhoma.

Kiam antaŭ multaj jaroj Lina finis universitaton, ŝi venis en la vilaĝon kaj iĝis instruistino ĉi tie. Tiam en la lernejo lernis multaj lernantoj. Nun Lina rememoris iujn siajn gelernantojn. Kalina, malalta knabino, blonda kun lentugoj, similaj al oraj gutoj. Ŝi estis silentema, sinĝena, sed poste iĝis infana kuracistino. Stojan, la knabo, kiu sidis ĉe ŝi sur la benko, estis petolema, kun densa nigra hararo kaj okuloj kiel metalaj globetoj. Li iĝis aŭtoriparisto. Penko, la plej alta knabo en la klaso, finis universitaton kaj estas inĝeniero, nun loĝas kaj laboras en la ĉefurbo. Milko – kun la helbluaj okuloj kaj suna bonanima rideto. Foje la patro de Milko renkontis Linan kaj petis ŝin:

– Sinjorino instruistino, Milko tre deziras esti piloto, sed li ne bone prosperas en matematiko. Vi estas instruistino pri matematiko, ĉu vi povus helpi lin?

– Jes, mi helpos – respondis Lina. – Post la lernohoroj, li restu en la lernejo kaj ni kune solvos la matematikajn taskojn kaj ekzercos la teoremojn.

De tiu tago post la lernohoroj Milko regule restis en la lernejo kaj kun Lina ekzercis la matematikon. Obstina kaj diligenta lernanto, li plenumis ĉion, kion Lina diris al li, atente aŭskultis ŝin kaj en liaj helbluaj okuloj videblis lia granda estimo al Lina.

Milko realigis sian revon, iĝis piloto. Post jaroj kelkfoje Lina renkontis lin en Sofio, kaj ĉiam li diris, ke dank’ al ŝi li estas piloto kaj flugas al diversaj landoj de la mondo.

– Do, ni vidis vian vilaĝon kaj ni eku al Sofio, – diris Radi al Lina. – Bedaŭrinde ni ne renkontis konaton. Eble en tiu ĉi varma tago oni preferas esti en la domoj.

– Atendu iomete, – petis Lina, – ni eniru la kafejon trinki kafon.

– Bone, – konsentis Radi.

Ili eniris la proksiman kafejon, allogan kaj agrablan, kun novaj tabloj kaj seĝoj, kaj kiam ili sidiĝis ĉe unu el la tabloj, al ili proksimiĝis virino, ne tre juna, verŝajne, la posedantino de la kafejo. Antaŭ demandi ilin, kion ili bonvolus, ŝi alrigardis Linan kaj mire diris:

– Sinjorino instruistino, mi ne povis tuj rekoni vin. Bonvenon.

Lina turnis sin surprizita.

– Ros, ĉu vi estas?

– Jes, via iama lernantino.

– Kiel vi fartas? – demandis Lina.

– Dankon. Mi denove loĝas ĉi tie. Vi scias, ke mi kaj Milko geedziĝis. Ni loĝis en la ĉefurbo, sed kiam Milko pensiiĝis, ni revenis loĝi ĉi tie, en nia naskiĝa vilaĝo. Ni konstruis tiun ĉi kafejon kaj jen mi laboras ĉi tie.

– Kaj kie estas Milko? – demandis Lina.

– Bedaŭrinde antaŭ du jaroj li forpasis. Aŭtomobila katastrofo. Tiom da jaroj li estis piloto, li pereis ne dum flugado, sed nun – dum stirado.

– Akceptu miajn sincerajn kondolencojn, – Lina diris ĉagrenite.

– Nun mi kaj mia filo zorgas pri la kafejo, – klarigis Ros. – Ĝi memorigas nin pri Milko, kaj ĉio ĉi tie estas tia, kia Milko faris ĝin, eĉ la tabulo kun la surskribo, sur la muro, bonvolu vidi ĝin.

Lina alrigardis la tabulon kaj surprizite tralegis:

“Por instruistinoj la kafo estas senpaga”.

Lina provis rideti, sed larmoj plenigis ŝiajn okulojn.

Ĉi tiu novelo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/10/modest-4