La sekreto de Stradivarius

Sciencistoj foje alfrontas defiojn similajn al tiuj, pri kiuj okupiĝis Sherlock Holmes. Ili penas eltrovi malsanojn, kiuj mortigis egiptajn reĝojn antaŭ miloj da jaroj; ili penas eltrovi, ĉu la artan stilon de Monet kaj El Greco kaŭzis okulmalsanoj; ili penas eltrovi, ĉu Napoleono havis stomakajn problemojn, kaj tial li konstante pozis kun la mano sur la ventro.

Nuntempe, ĉinaj sciencistoj deĉifras unu el la plej malnovaj enigmoj en la mondo de arto:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)