Perseo – greka mito (1/3)

Al la reĝo Akrisio profetis iam orakolo, ke la propra nepo mortigos lin. La reĝo timis pri sia vivo kaj pensis pri tio kiel malhelpi tion. Li kunvokigis ĉiujn siajn laborsklavojn kaj ordonis al ili, ke ili fosu sub la reĝa burgo kelon kaj poste fermu ĝin per fera pordego. En la volbaĵon li kondukis sian filinon Danao kaj fermis la pordegon zorgeme. Li sendis nutraĵojn en ŝian prizonon, sed ne ellasis ŝin, por ke la terura profetaĵo neniam plenumiĝu.

La lamentoj kaj ĝemoj de la enprizonigita reĝa filino penetris ĝis la oreloj de la dia patro. Zeŭso…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)