Hunda Vivo

Proksime al mia domo troviĝas parko kun plaĉaspekta ludejo, kiu dum la semajno plejofte estas malplena, ĉar nuntempe la plejparto de infanoj dumtage restas en infanvartejo aŭ lernejo, ĉar la gepatroj laboras kaj ne havas tempon por akompani infanojn al la parko. Nur semajnfine multaj infanoj pasigas feliĉajn horojn tie.

Nur frumatene kaj vespere troviĝas multaj homoj en la parko, ne nur gepatroj  kun infanoj  survoje al la infanvartejo sed ankaŭ multe da homoj kiuj kondukas buŝumitajn hundojn  tra la parko.

La nombro da hundoj en Vieno daŭre kreskas. 60.000 hundoj estas oficiale registritaj kaj laŭ aktuala statistiko posedanto elspezas averaĝe € 760 jare por sia hejmbesto. Pli ol duono de la elspezoj estas…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta RetRadio