Kiu pravas kaj kio kulpas?

 

La diskuto pri ŝajna kresko de la temperaturo de nia planedo iafoje proksimiĝas al la absurdo, iĝanta giganta histerio, malantaŭ kiu staras neimagebla mono kaj globalaj profitoj. Unuflanke laŭ ĉiam pli multaj opinioj la klimato de la Tero de jarcentoj havas prefere la ciklecan karakteron, aliflanke diversaj mondaj ekspertoj prezentas al la publika opinio komputilajn simuladojn, kiuj montras la konstantan kreskon de temperaturo. La simuladoj baziĝas ŝajne tamen sur ne tro korektaj temperaturesploroj, ĉar oni opinias, ke kiam la mezurileraro estas pli granda ol la ricevita rezulto, tiam la tuta esplorado estas malkredebla. Krom tio ni konsideru, ke ni scipovas percepti relative apenaŭ momenton de pli longa periodo, kio ankaŭ devus dubigi niajn konkludojn.

Kiu  kaj kiucele diskonigas tiaspecajn katastrofajn prognozojn, ĉu la sciencistoj ricevantaj…

Legu kaj aŭskultu ĉe Esperanta Retradio