Proteino el patrina lakto kontraŭ kancero

 

Malgranda proteina molekulo kiu havas gravan defendan funkcion en la korpo, povas tre celite efiki kontraŭ haŭtkancero kaj aliaj tumoroj. Laktofericino vekas esperon pri kontraŭkancera terapio sen nedezirataj kromefikoj.

“Ni testis kancerojn kiuj estas aparte malicaj kaj kiuj formas metastazojn kiel ekzemple melanomon, do nigran haŭtkanceron”, diras biosciencistoj el Graz en Stirio. Ilia teamo sukcesis modifi naturan proteinan molekulon tiel ke ĝi mortigas kancerajn ĉelojn ene de nur ok horoj. Almenaŭ tio okazis en laboratoria testo. La proteino nomiĝas Laktofericino kaj estas disiga produkto de la proteino Laktoferino kiu aperas en larmoj, salivo kaj en la patrina lakto. Ankaŭ preparita lakto por botelbeboj enhavas tiun proteinon, ĝi gravas por la korpa sindefendo kaj la imunsistemo.

“Laŭbezone en la korpo Laktoferino estas disigata en la malgrandan peptidon Laktofericino kiu efikas…

Legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio