Neperfektaj Rimoj

NEPERFEKTAJ RIMOJ

El la blogo de Paŭlo Sergio Viana

La pacienca leganto bonvolu voĉlegi ĉi tiujn versojn:

´Ne mi aŭtoras pri mia poemo

sed ĝi sin verkas kaj sin pensas mem,

kiel polp´ malrapide sin etendas

sur la profunda oceaninterno,

abismo, de marfloroj la loĝejo.

Kaj mem per memorplumo ĝi sin verkas,

per plumo ama kaj per plum´ turmenta,

per ĉio, kion donas memorsento:

vizaĝo, kaj pejzaĝo, kaj intensa

pulsado de la lumo en  mateno.´

Ili estas la du unuaj strofoj de ´La Poemo´ , kiu malfermas la volumon ´Tiu muziko´ , de Ivan Junqueira, eldonejo Rocco, 2014. Granda poeto, kiu meritas longajn konsiderojn, multe super tio, kion mi pretendas. Miaflanke, mi koncentriĝas je liaj rimoj. Je liaj majestaj neperfektaj rimoj. Se la leganto konsentis voĉlegi, tiam li jam perceptis tion, kion mi diros. 

De longa tempo oni scias, ke rimo ne estas esenca por poezio. Eĉ ne rigida, afektema metriko. Ili estas apenaŭ ornamaĵoj, kaj devas ĉiam servi tion, kio vere konsistigas poezion: muzikeco kaj precipe ia pensovibrado malfacile klarigebla sed facile sentebla, kiun oni nomas ´poezia penso´.  Ne temas pri tio, ke la formo ne gravas, male; ĝi estas esence grava, kiel teksturo al frukto. Nur ne indas prioritati la formon kaj ligi la poemon. Tiusence, la tradicia rimo, taŭge modulita, povas multe helpi. Modernistoj forĵetis rimon kaj metrikon, kaj ili havis siajn motivojn. Ili emis aerumi la poezion. Evoluo alportis la neperfektajn rimojn, kiujn la ĉi-supra poemo bone ilustras. Nun la versoj rimas, sed ne aspektas rimaj. La leganto sentas la muzikon sed se li ne atentas, li apenaŭ perceptas, kie ili sonas. Ili rilatas al la versoj simile kiel disonancaj sonkombinoj rilatas al la piano de Erik Satie.

 

Poemo/mem/etendas/interno/loĝejo.

Verkas/turmenta/sento/intensa/mateno.

Poezio malpeze ŝvebas per flugiloj de magia muziko de vortoj. Neperfektaj rimoj blovetas al niaj oreloj saĝan konsilon: pli grava ol perfekteco estas la serĉado de homa belo en la mondo.

Legu ankaŭ en la portugala lingvo ĉe la blogo de Paulo