Elsendoj de Radio Vatikana

———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-30 22:27 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-29, dim
Komentario: La Pasiono de Jesuo Kristo (Marko 14) … Palmodimancho: Papo Francisko komencis la ritojn de la Sankta Semajno … Pri la viktimoj de la aviadila katastrofo en Francio kaj la Monda Tago de la Junularo en Krakovo … En aprilo la papo akceptos audience la novan prezidanton de Italio Sergio Mattarella; kondolenco pro la forpaso de Mar Dinkha la kvara, la patriarko de la Asira Eklezio de Oriento; sankta Teresa de Avila, tute escepta virino, majstrino de preghado; du novaj tviteraj mesaghoj.

Legu pli….


2015-03-26, jhau
Monda preghado por la paco proponita en la 500a datreveno de la naskigho de sankta Teresa de Avila por ke la fajro de la amo de Dio venku la brulegojn de la milito kaj la perforto; ne donas ghojon la malvarma doktrino sed la kredo kaj la espero renkonti Jesuon (kp. Joh. 8:51-59); nova tvitera mesagho … Strasburgo: konferenco pri la rolo de la interreligia dialogo kontrau la kresko de fundamentismo; Francio: pli precizaj informoj pri la mortiga krasho de aviadilo de Germanwings; Tunizio: la registaro aprobis leghprojekton kontrau terorismo – aresto ligita al la pasintsemajna atako – la chefurbo gastigas la Mondan Socian Forumon; Romo: familioj de murditaj ostaghoj: venku la malamon de la teroristoj per la amo; UN: rekorda kresko de azilpetoj fare de irakanoj kaj sirianoj; Ghenevo: proksimeco kaj solidareco de la Sankta Segho al la tuta loghantaro de Ukrainio.

2015-03-25, mer
La eklezio kaj la familio, komunumo de amo kaj vivo benata de Dio dekomence; en la 20a datreveno de la encikliko Evangelium Vitae (la Evangelio de la Vivo): la sankteco de la geedzigho lau la dia perspektivo; alvoko por la laboristoj de la urbo Vibo Valentia kiu travivas gravan ekonomian situacion … Kondolencoj kaj preghoj por la familioj trafitaj de aviadila krasho en Francio; ke la graco kiun alportas la Sankta Semajno instigu al la kristanoj akcepti la helpon kiun Dio donas; Marsho por la Vivo en Peruo: “Vivu la vivo!”; papo Francisko vizitos Torinon en junio dum la elmontro de la Mortotuko; nova tvitera mesagho Vatikanurbo: specialan viziton al la vatikanaj muzeoj kaj la Siksta Kapelo faros grupo de senhejmuloj – Tago de preghado kaj fastado rememore pri la martiraj misiistoj; Jemeno: shijaistaj ribeluoj baldau povus konkeri Adenon; Nigherio: ankorau kaptita en la spiralo deperforto fare de Boko Haram; Usono – Afganio: la kompleta foriro de usonaj soldatoj ne okazos.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto –
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)