La sengraveco de Esperanto en la Universitato

Kiel persono ekstera al la Venezuela Esperanto-Asocio, mi volas kunhavigi mian perspektivon kaj tiun universitatan komunan pri la esperanto-lingvo; ĉar mi estas engaĝita en tiu afero ankaŭ en la universitataj rondoj. Eble ĉi vido pliriĉigos la percepton de la aktivistoj por la esperantisma movado; ĉefe kompreninte ke ĝis la nuntempo, la plejmulto da penoj por esperanto centriĝis je la akademio, serĉe al “oficiala” agnosko por tiu lingvo.

En la Fako pri Filozofio de la Centra Universitato el Venezuelo, ekzemple, ekzistas neniu forta motivo por la studado je tiu lingvo. Tamen iuj studas ĝin por instrui la intelekton kaj aliaj prenas ĝin kiel suveniron [1], eĉ ne kompareblan kun la antikva greka aŭ la latina lingvo, tial ke ĉi lastaj estas realaj iloj por historia kompreno kaj esplorado. Enprofundiĝinte pli, dum la lastaj monatoj, en la historio kaj idiosinkrazio de la eo-movado, mi estas scipovinte ke tia vido valida en la universitataj rondoj estas reale simplaĉa; sed la fakto estas ke ĝi superregas, kaj oni ne povus kulpigi pri tio la studentojn.

Komence, la esperanto-lingvo nur interesis min laŭ tempopasigilo kaj mi ne pretis dediĉi al ĝi pli ol kelkaj studo-monatoj. Tamen, mi sentis scivolemon pri la veraj enaj impulsoj de la esperantista vido kaj tiam mi ekkonis ĝian fonon kulturan kaj filozofian: ĝian kaŝitan kosmovidon.

Mia amikaro ĉe la Fako demandiĝas pri aferoj kiaj: Kia estas la praktika valoro de la Esperanto-lingvo? Trans la ideo pri Esperanto kia propedeŭtika ekzerco por la studado je aliaj lingvoj, estas por mi malfacile esprimi alian taŭgecon. En la Fako pri Lingvoj estas…

Legu pli ĉe… (LIGILO)