Transdono de inteligenteco al infanoj

La grado de inteligenteco de homo dependas de diversaj faktoroj – kaj certe ne ĉiuj jam estas konataj. Estas klare ke la genoj ludas rolon. Plej multaj esploristoj pri inteligenteco kredas ke la grado de heredigo situas ĉe proksimume 50 procentoj. Ĉu homo povas profiti sian denaskajn eblecojn tiam, tio dependas de la medio en kiu la juna homo plenkreskas. Tion denove pruvis esplorista teamo de la universitato de Virĝinio en Usono.

Por la studaĵo estis esploritaj fratoj el kiuj unu plenkreskis ĉe la korpaj gepatroj, dum la alia estis adoptita. La sciencistoj interalie povis montri ke la kleriga nivelo de la gepatroj influas la inteligentecon de la…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO