Paroli per la tuta korpo

Kiel lingvo ekestis, tio estas disputata. Sed eblas studi tion ĉe lingvoj kiuj ĵus ekestas, nome ĉe gestolingvoj.

Kiel alvenis la lingvo, ĉu subite aŭ ĉu laŭgrade? Pri tio oni diskutas jam delonge. La demando estus klarigebla, se oni observas la ekeston de lingvo: Tiucele nur necesus kreskigi infanojn en izoliteco. Tiam oni ja …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Brazilano Maurício Lima gajnis Pulitzer-premion

Kvardek-jara brazilano Maurício Lima ricevis en aprilo 2016 prestiĝan premion Pulitzer en sia fako – la ĵurnala fotografarto. Kune kun tri aliaj kolegoj, li tion atingis pro serio da raportaĵoj faritaj por la mondkonata New York Times. Liaj fotoj rezultis de longa, peniga kunvivado kun rifuĝintoj, en pluraj lokoj. Li ne nur fotis, li kunvivis, kundividis suferojn kaj dolorojn. Per tio, liaj bildoj fariĝis vivanta atesto pri tiu terura nuntempa tragedio, kaj tiel kontribuis al konsciigo pri la neceso solvi tiun problemon per pli digna maniero. Jen bela ekzemplo pri …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Venecio kaj la lagunaj pordegoj

Ĉe la tri “buŝoj” (t.e. aperturoj) de la laguno de Venecio oni realigadas inĝenieran projekton konsideratan kiel unu el la plej kompleksaj kaj avangardaj iam ajn konstruitaj en la mondo.

Kvankam la nomo de tiu ĉi projekto, kiu celas savi Venecion el la maro, iom aludas al Moseo, savita el la akvo, MOSE tamen estas la akronimo el la itala “MOdulo Sperimentale Elettromeccanico” (t.e. Eksperimenta Elektromekanika Bloko).

MOSE estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Klimatŝanĝo verdigas la teron

Dum la pasintaj 33 jaroj per karbondioksido alkreskis freŝa verdo je la dimensio de la duobla areo de Usono.

La enhavoj je la varmdoma gaso karbondioksido (CO²) plialtiĝas pli kaj pli, antaŭ la industria revolucia ili situis ĉe 280 ppm (partoj por miliono), en la jaro 2015 ili atingis la nivelon de 400 ppm. La kaŭzo estas klara, ĝi kuŝas en la forbruligado de fosiliaj energiportantoj, la konsekvencoj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Projektoj por purigi la marojn

La artikolo de Anton “Bakterio kiu voras plastaĵojn” (de la 17-a de marto) komencas tiel:
“Montoj da malfacile malkonstrueblaj plastaĵoj prezentas enorman ekologian problemon, precipe en la oceanoj.” Anton donis ankaŭ la jenajn informojn: “Mondvaste estas produktataj ĉiujare pli ol 300 milionoj da tunoj da plastaĵoj.” kaj “Ĝis la plena malkonstruo de plasta botelo pasas proksimume 450 jaroj.”

En la interreto mi trovis pliajn informojn kaj taksojn. Ĝenerale la taksoj estas proksimumaj. Vidu:

Nuntempe troviĝas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)