Esperanta Retradio: Karnavalaj ciferoj

Ĵus pasis unu plia karnavala tempo, kaj ne eblas ne pensi pri ĝi. La karnavala festo en Brazilo – aparte en Rio – prezentas frapantajn ciferojn. La amplekso de tiu evento mirigas kaj kapturnas. Oni apenaŭ povas kompreni, kiel granda parto de la loĝantaro ĉesigas ĉiujn siajn kutimajn, ĉiutagajn laborojn kaj aktivecon por tia granda frenezumado. En neriĉa lando, kie la homoj malhavas foje esencajn servojn, tio ŝajnas al multaj observantoj sensencaĵo.
Tamen, tiuj ciferoj pensigas nin pri la relativeco de tia opinio.

La paradoj de la tiel nomataj “Sambolernejoj” okazas je du niveloj, la speciala grupo kaj la duaranga; en ĉi tiu lasta,…

Legu kaj aŭskultu ĉe… (Esperanta Retradio)

Vakaj Lokoj

De entreprenisto al alia entreprenisto:
– Kiel vi sukcesas, ke viaj oficistoj akurate alvenu en la oficejon?
– Estas simple: mi havas tridek laborantojn kaj dudek vakajn lokojn en la parkumejo….


Kontribuo de Roze

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 2/20/2015 09:16:00 PM