Senkondiĉa, sed je ŝparnivelo

Antaŭ 100 jaroj Finnlando atingis sian sendependecon. Jen juna lando kiu ŝatas eksperimenti – ekde januaro pri senkondiĉa baza vivenspezo. Unua resumo montras ke tio ebligas al la ricevantoj personajn ŝancojn. La ŝtato tiel povos ankaŭ ŝpari monon.

Por multaj senlaboraj finnoj estis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉio, kion kato kapablas

Kiel do vi scias, la kato nomiĝis Jurka, sed la princidino nomis ĝin ankoraŭ plurmaniere: katino kaj katineto, ĉiĉo, ĉiĉeto kaj ĉiĉinjo, lekulineto, kateto kaj katideto, kaj katinjo, kaj el tio jam vi vidas, ke ege ŝi ŝatis ĝin. Apenaŭ matene ŝi malfermis la okulojn, jam ŝi vidis la katinon sur kuseno: tie Jurka, pigrulino, ripozĝuis kaj ronronis por ŝajnigi, ke ion ĝi faras. Poste ambaŭ lavis sin samtempe, la katino ja multe pli funde, eĉ se nur per piedeto kaj lango; sed ĝi restis ankoraŭ longe pura, kiam la princidino jam tiom ege kaj ĉiel malpuriĝis, kiel nur infanoj tion scias.

Kaj tamen …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Internaciaj kontaktoj plifortigas nian lingvon

Kiam mi pasintan sabaton ĉeestis la Zamenhof-feston en Vieno, tio estis por mi eksterordinara evento, ĉar pasis kelkaj jardekoj de kiam mi partoprenis en E-aranĝo en Aŭstrio. Dum tiuj jardekoj mi ja partoprenis multajn internaciajn E-aranĝojn en Eŭropo kaj eĉ en Sudameriko, sed ne en Aŭstrio.

La kaŭzo por tio kuŝas en …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Nova specio, sed ne tra mutacio

En la mezo de la 19-a jarcento, Karlo Darwin enkondukis ideojn, kiuj markis la sciencon kaj nian komprenon pri la mondo. Lia verko “La Origino de Specioj”(1859), provis klarigi la manieron, kiel aperis sur la mondo la grandega kvanto da malsamaj vivuloj. Per hazardaj ŝanĝoj en la biologia strukturo de individuo de unu specio, kreiĝas nova ulo, kaj ĉi tiu plu vivas kaj transdonas la ŝanĝon al siaj idoj, laŭ ĝia kapablo adaptiĝi al la medio. Oni nomis tion “teorio pri evoluado de specioj”. Evidente, ĉi tiu klarigo estas tro simpla, des pli ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Religioj en Braziljo (1)

Kiam mi volis skribi pri “Religioj en Braziljo”, mi rigardis unue la vikipediajn artikolojn pri “Religioj en Brazilo” kaj “Religioj en Germanio”. Tiu lasta artikolo ege surprizis min: en ĝi troviĝas listo kun pli ol cent (!) religioj, sektoj kaj aliaj spiritaj movadoj. Preskaŭ dudek el ili havas nur malpli ol mil membrojn. La katolika eklezio estas je la unua loko, kun 28,5% de la loĝantaro, la evangelia (al kiu apartenas ĉirkaŭ 20 diversaj protestantaj eklezioj) je la dua, kun 26,5%. La trian lokon okupas la sunaistoj (3,2%) – pro tio, ke vivas multaj enmigrintoj en Germanio. Sed la plejmultaj enloĝantoj en tiu lando deklaris sin senreligiaj (ĉirkaŭ 35%).

Male Brazilo estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)