Pri la biologia aĝo de 38-jaruloj

Usona esplorista teamo serĉumis ĉirkaŭ mil 38-jarulojn kaj konstatis: Kelkaj el ili estas sportivaj kvazaŭ ili estus dek jarojn malpli aĝaj, aliaj jam havas korpan staton de grizaĝuloj. La scienco havas por tio eksplikon.

Helpe de diversaj parametroj kiel ekzemple funkcio de renoj kaj koro la esploristoj konstatis la biologian aĝon de 38-jaruloj kaj ili povis montri tre mirindajn rezultojn: La biologia aĝo de la serĉumitaj novzelandanoj troviĝis de sub 30 ĝis super 60 jaroj.

La esploristoj disvolvis tiucele metodon per kiu eblas mezuri kaj kompari la gradon kaj la rapidecon de la maljuniĝo ĉe junaj plenkreskuloj. La procezo de la maljuniĝo pli…

 

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Internacia Tago de la Demokratio

“Civila socio estas la oksigeno de la demokratio. Civila socio agas kiel ktalizanto por socia progreso kaj ekonomia kresko. Ĝi plenumas kritan rolon subtenante la registaron respondecan, kaj helpas reprezenti la diversajn interesojn de la loĝantaro, inkluzive ĝiajn plej vundeblajn grupojn.”
Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon.
“Civil society is the oxygen of democracy. Civil society acts as a catalyst for social progress and economic growth. It plays a critical role in keeping Government accountable, and helps represent the diverse interests of the population, including its most vulnerable groups.”
Secretary-General Ban Ki-moon.

479a Elsendo el Pola Retradio

Peter Baláž - Slovaka Esperantisto
Peter Baláž – Slovaka Esperantisto

La 479-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org enhavas komence kulturkronikon. Krome audiĝas en ĝi la interparolo kun Petro Balazs el Slovakio, aktivulo de EEU pri la jam 10-a esperantista partopreno en la grava regiona evento, kiu estas Ekonomia Forumo loganta al la sudpola kuracloko Krynica politikistojn, ekonomikiistojn, publikajn ekspertojn kaj ĵurnalistojn. En la kultura programo de la evento prezentiĝis la kantgrupo „Junaj Voĉoj” el Nowy Sącz konata al la partoprenantoj de la Lilla UK. Kelkaj iliaj kantoj (fragmente) el la koncerto „Vento el la montaro” akompanas nian escepte dimanĉan E-elsendon. La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭ nia mikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.

E_elsendo el la 13.09.2015

Bezono estas la plej forta ordono

Antaŭ kvar monatoj, revenante el konkluda vizito ĉe kuracisto, mi serioze pripensadis pri mia konduto, dum la lastaj jaroj post emeritiĝo, rilate al manko de zorgado pri mia korpa kondiĉo. Malgraŭ, ke mi klopodadis gimnastiki du foje semajne kaj rezignis kiel eble plej multe pri aŭtomobilveturado favore al piedirado, fakte mi ne zorgis pri taŭga laŭaĝa ekvilibra manĝado.

Unue, mi rememoris pri humura epizodeto el unu el la bildstriaj albumoj de Asterix kaj Obelix (vidu la suprajn bildstriojn), kiu siatempe tre amuzis min. Sed nun mi mem troviĝis en situacio simila al tiu de la gaŭla vilaĝestro: iom-post-iom mi tro dikiĝis, eble ankaŭ pro la fakto, ke nun mi troviĝas plejparte de la…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Venki malsanon

Mi volus prezenti al vi hodiaŭ esperigajn novaĵojn, kiujn mi tralegis en mia semajnrevuo.

Post preskaŭ dek jaroj da esploroj en la Grandpolia Centro pri Pulmonologio kaj Torakokirurgio en Poznano oni prezentis unuajn revelaciajn rezultojn de nova terapio pri pulmokancero, nome la novan kuracilon nomatan LUCANIX, kiu estas kvaroble pli efika ol aliaj ĝis nun aplikitaj rimedoj. Oni esperas, ke danke al tio nur en Pollando sian vivon konservos ĉ. ok mil personoj jare, kaj – se ĉio okazos laŭplane – la unua livero de la novregistrita preparaĵo trafos ĝuste al Poznano.

Ĉiujare ĉ. 20 mil poloj ekscias, ke oni malkovris ĉe ili pulmokanceron. Ĝis nun ĉi diagnozo…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO