455ª Elsendo de Pola Retradio

TangodelaAmo
Jutuba video de Lorenzo Tomezzoli kaj Gilbert Drigon: Tango de la Amo

Denove en nia vendreda programo ni proponas enrigardi la E-gazetaron, ĉi-foje temas pri Norvega Esperantisto (3/2015), La Revuo Orienta (6/2015),Juna Amiko (2/2015), Informilo por Interlingvistoj (1-2/2015). En la 455-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence kulturkronike ni notas interesan ekspozicion en Varsovio dediĉitan al la japana arto en la polaj kolektoj; La elsendon finas leterkesta renkontiĝo, en kiu ni i.a. informas pri novaj sonmaterialoj akompanitaj per paralele legeblaj tekstoj, kio aparte gravas en la parola parktiko kaj trejniĝo. Ĉe nia paĝo troviĝas jam diverslongaj kaj laŭteme variaj studmaterialoj: 394 novaĵoj, 86 felietonoj, 143 sciencaj informoj kaj krome aŭdeblaj eksterelsende 61 interparoloj, intervjuoj kaj sonscenoj. Kaj krome la plej novan kanton de Lorenzo Tomezzoli kaj Gilbert Drigon “Papilian Tangon” kantas Mélanie Prin. Trarigardo de la E-gazetaro kaj kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

E_elsendo el la 10.07.2015

Donaco de Dio el Kaŝubio

Unu el plej esencaj aferoj por ĉiu homo estas manĝado – precipe se temas pri manĝado de bongustaĵoj. Al bongustaĵoj certe apartenas fruktoj kaj ĝuste nuntempe en mia lando daŭras la sezono de la ĝardena frago. Certe ne nur tie ĉi oni kultivas ĉi arbetaĵojn, kiuj dum rikolto donas miniume dekkelkajn ruĝajn kaj dolĉajn fruktojn. Al eksterordinare bongustaj apartenas tutcerte tiuj devenantaj el Pollando, kaj precipe de la nordpollanda regiono de Kaŝubio, kie mi havas la bonŝancon loĝi. Kredu min, ke ili meritas tion kaj ĝuste danke al tio ankaŭ…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO

La verda encikliko

Je la 18-a de junio 2015, Papo Francisko lanĉis sian enciklikon ´Laudato Si´ ´. Kiel okazas post preskaŭ ĉio, kion faras ĉi tiu papo, la mondo brue reagis. La dokumento tuj kaŭzis sensacion. Post sinsekva defendo de malriĉuloj kontraŭ sociaj maljustaĵoj, post denunco kaj procesoj kontraŭ krimoj en la sino mem de la eklezio, post pledado favore al enmigrintoj kaj kontraŭ la favorado al maŝinoj, anstataŭ al homoj – nun la papo sin turnas al ekologio, kun sia tuta karismo. Oni jam nomas la novan dokumenton ´la verda encikliko´.

Jorge Mario Bergoglio naskiĝis en Argentino, diplomiĝis pri Ĥemio, simpatias al la argentina futbalteamo San Lorenzo…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO

4ª ERCOR ĵus okazis!

ERKOR-2015

La 4a. Esperanta Renkontiĝo de Centro-Okcidenta Regiono de Brazilo (ERCOR) okazis inter la 3a kaj 5a de Julio,  kun granda sukceso en la lasta semajnfino en la urbo Kampogrando en Sudmatogroso, Brazilo. Ĝi estis ĉefe organizita de la skipo de Kampogrando, estrita de niaj entuziasmaj samideanoj Godoi kaj Maria Garcia. Maria Garcia ĵus aperis en video-notico de Ĵurnalo OLiberdade, kie ŝi tre didaktike diskonigas la belajn motivojn por lerni Esperanton.

Multaj prelegoj kaj muzikoj estis prezentataj dum la evento. Niaj esperantistoj de tiu regiono sin preparas por akcepti la okazontan Brazilan Esperanto-Kongreson, en Januaro de 2017 en la urbo Sorriso (Matogroso, Brazilo).

ERCOR-2015a

En tiu evento, la grandaj batalantoj de nia brazila Esperanto-movado renkontas la novajn aktivulojn, kiuj daŭre antaŭenpuŝas nian laboron favore al la internacia lingvo.

Ankoraŭfoje, nia kara Amarilio, nia preskaŭ 90-jara aktoro, prezentis sian majstran teatran verkon “Tiradentes”.

ERCOR-2015c

Niaj esperantistoj de la estonto ankaŭ ĉeestis kaj elmontris sian amon al Esperanto kaj nia kaŭzo por plia demokratia lingva komunikado tra la mondo. Inter ili, nia plej “juna” movadanino, longdata instruistino de Esperanto, Maria Garcia.

ERCOR-2015b

Alklaku  ĉi tien por vidi multajn aliajn fotojn de la evento.