VENONTAJ RENKONTIĜOJ En Esperantio

Partoprenintoj de SES 2014 SK

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj Kino-Teatro-Festivalo (KTF), Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, Usono, la 30-a de junio ĝis la 9-a de julio 2015 (KTF: la 30-a de junio ĝis la 5-a de julio),http://nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe: http://kotofesto.org/hejmo aŭ kontaktu Ellen M. Eddy (EDDYELLEN ĉeaol.com)

Somera Esperanto-Studado (SES 2015), Martin, Slovakio, 11-a ĝis 19-a de julio 2015, http://ses.ikso.net/2015/sk/

48-a ILEI konferenco en 2015, Oostende, Belgio, 17a ĝis 25a de julio 2015, http://ilei.info/

Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso, Kastelo Greziljono, Francio, 20a ĝis 25a de julio 2015, http://gresillon.org/s2

100a Universala Kongreso, Lille, Francio, 25a de julio ĝis 1a de auĝusto 2015 http://uea.org/kongresoj/uk_2015.html

Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK, Kastelo Greziljono, Francio, 1a ĝis 8a de aŭgusto 2015,http://gresillon.org/s3

71a IJK, Wiesbaden, Germanio, 2a ĝis 9a de aŭgusto 2015, http://www.tejo.org/ijk

88a SAT-Kongreso, Nitra, Slovakio, 8a ĝis 15a de aŭgusto 2015, http://sat.ikso.net/

Festa Semajno por infanoj kaj familioj, Kastelo Greziljono, Francio, 8a ĝis 16a de aŭgusto 2015, http://gresillon.org/s4

25-a KISO, Marburg, Germanio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2015, http://www.esperanto.de/kiso

IJS 2015 – La 26-a Internacia Junulara Semajno, Szentgotthárd, Hungario, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2015,https://www.facebook.com/events/349346985247258/

82-a Itala Kongreso de Esperanto, San Benedetto, Italio, 22-an de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/

48-a Internacia Esperantista-Feriado en Sudetoj, Duszniki-Zdrój, Pollando, 2-a ĝis 9-a de septembro 2015,http://www.deesperanto.pl/ (Baldaŭ ekfunkcios ĝia esperantlingva versio.)

1-a Internacia Junulara Renkontiĝo (IJR-01), Nankana Sahib, Pakistano, 18-a ĝis 20-a de septembro 2015, jepoficejo ĉe gmail.com kaj adeelbutt ĉe asia.com

31-a ARKONES, Poznań, Pollando, 25a de septembro 2015, http://www.arkones.org

8a SFERO, Ĉaledo Bel-Oseau en La Lécherette, Château-d’Oex, Svislando, 25a ĝis 27a de septembro 2015,http://alawa.ch/wp/sfero/ kaj https://www.facebook.com/groups/225040314217529/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 26a de septembro 2015, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kajhttp://www.cdeli.org/

15a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) LA renkontiĝo por ludemuloj, Germanio, 1a ĝis 4a de oktobro 2015, http://www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php

Esperanto Hamburg invitas al Hamburga Esperanto-Kantokonkurso, Hamburg, Germanio, 2-a de oktobro 2015,http://esperanto-hamburg.de/esperanto-kanto-konkurso/

AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a., Kastelo Greziljono, Francio, 17a ĝis 25a de oktobro 2015,http://gresillon.org/AŬTUNE

Legu Pli….

Continuar lendo VENONTAJ RENKONTIĜOJ En Esperantio

Kredindaj statistikoj

Oni diras ke per statistikoj eblas pruvi ĉion eblan – kaj ankaŭ la malon. Statistikoj ja ofte ŝajnigas precizecon kie tamen ne estas pli ol nebulo. Statistikoj por multaj homoj estas nur alta formo de mensogo.

Fakte ne estas konsilinde blinde fidi statistikojn, sed necesas ĉiam prilumigi la kuntekston en kiu ili estas faritaj. Mi okupiĝis pri tiu temo jam dum mia studado de ekonomio-entreprena mastrumado kaj verkis diplomlaboraĵon pri la aplikado de la panel-metodo en la esplorado de legado/aŭskultado de presproduktoj kaj radio/TV-elsendoj.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio

452ª Elsendo de Pola Retradio

Grekujo

Kun Konrad Andrzejuk, la sekretario de la estraro de Zamenhof-fondumo en Bjalistoko, kiu estas la antaŭmikrofona gasto de la 452-a E-elsendo, ni interparolas pri la laboroj efektivigitaj en 2014 kaj 2015. Komence en aktualaĵoj ni infomas pri la kriza situacio en Greklando; ni prezentas pritakson de la pola socio pri la laboro de la reganta koalicio kaj prezidento. Temo el la pola gazetaro koncernas raporton pri laborsatisfakcio en la landoj de la Eŭropa Unio. Sciencbultena temo rilatas al la fizika diferenco en la cerbokonstruo depende de tio ĉu temas pri t.n. emocia aŭ racia cerbo. Muzike akompanas nin hodiaŭ fragmentoj el Bjalistokaj Prezentaĵoj registritaj en la tempo de la Bjalistoka UK. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

E_elsendo el la 30.06.2015

Ŝargado dum veturado

Germana esplorinstituto konstruis sportan aŭtomobilon kies baterio reŝargiĝas dum veturado. Tio funkcias per indukta ŝargado. Tio estas metodo kiu eĉ jam estas taŭga por amasa merkato.

Per la modela aŭtomobilo la esploristoj volas montri ke tio ne nur funkcias en teoria kalkulmodelo sed tute reale aŭ – alie dirite –  proksime al la praktika aplikado. Por povi senti la apartan ĝuon de veturado en elektra sporta aŭtomobilo oni instalis du elektrajn motorojn kun 424 ĉevalpovoj  ĉe la radoj. Ĉe la malsupra planko sidas tiel nomata sekundara bobeno. Trans ĝi eblas ŝargi la baterion kun kapacito de 38 kWh.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio