Novlernantoj en interreto vekas esperon

Rilate al lernado de Esperanto antaŭ nelonge en la interreto aperis nova fenomeno: En la retejo “Duolingo” eblas nun lerni tie Esperanton pere de la angla. Tio ja certe ne estas la unua lingvokurso pri nia lingvo en la reto, sed kio mirigas, estas la fakto ke post nur kelkaj semajnoj oni povis nombri 25.000 partoprenantojn kaj poste eĉ 75.000. Verŝajne nun jam estas denove pli.

De jardekoj en la movado oni predikis la formulon: informi – instrui – apliki. Tio signifas ke oni volis unue informi homojn pri Esperanto por instigi ilin al lernado de la lingvo. Tio apenaŭ funkciis, nek la informado, nek la instruado alportis multajn novajn E-parolantojn. Mi pensas ke kulpas pri tio la maltrafa argumentado. Oni tro akcentis la facilecon de Esperanto, kio allogis prefere homojn kiuj volis per la lernado de tiu “facila” lingvo kompensi iun mankon, nome ke ili nesufiĉe estis sukcesintaj en la lernado de alia fremdlingvo, ĉefe koncerne…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Elsendoj de Radio Vatikana

Tintoretto -1547 - La miraklo de la panoj kaj fiŝoj
Tintoretto -1547 – La miraklo de la panoj kaj fiŝoj

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-08-23, dim
Komentario: Johano 6:60-69 … Alvoko por la paco en Ukrainio; medito pri la fideleco al Kristo Mesagho al la sinodo de la valdanaj metodistoj; beno kaj danko al junaj italaj misiistoj; papo Francisko cheestis meson por Papo Pio la 10-a; nova tvitera mesagho … UN: internacia tago por rememorigo pri la internacia komercado per sklavoj; Palestino: prezidanto Abbas demisiis de la PLO; Koreioj: strechigho kaj interparoloj.

2015-08-20, jhau
Tago de la Migranto kaj Rifughinto: migrantoj kaj rifughintoj pridemandas nin, la respondo de la evangelio de la mizerikordo … Vatikanurbo: respondo al demandoj pri foto de papo Francisko kun afisho pri disputo inter Britio kaj Argentino … Pollando: amasenskribigho por la Monda Tago de la Junularo; Turkio: antautempa balotado; Egiptio: shvebas la ombro de Islama Shtato; Koreio: militaj agoj inter Nordo kaj Sudo.

2015-08-19, mer
La laboro estas sankta char ghi donas dignon al personoj kaj familioj kaj ebligas al la tero evolui; saluto kaj mesagho okaze de la 75-a datreveno de la fondo de Taize … Doloro kaj proksimeco al la viktimoj pro la terorisma bombo en Tajlando; mesagho al la argentina servo de urgha pastrado; en Kubo, ne estas antauvidita renkonto inter la papo kaj FARC; kondolenco pro la forpaso de la hungara kardinalo Laszlo Paskai; mesagho al la Internacia Mitingo por la Amikeco de la Popoloj en Rimini, Italio; nova tvitera mesagho.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Laux peto kaj podkasto – Radio (maldekstre de Video) – Search Podcast – Select: Esperanto – Search

La ideala gen-koktelo

Ke korpa grandeco kaj inteligenteco mirinde kompletigas unu la alian, tion altkreskintaj samepokanoj jam delonge konjektis. Nun ankaŭ la scienco prezentas koncernajn pruvojn. En granda analizo esploristoj montras en faka revuo kial la homoj dum la kuro de la evolucio fariĝis pli grandaj kaj pli inteligentaj. Tra la popoloj kaj nacioj la idoj superas la antaŭulojn kaj plej ofte kapablas pensi pli rapide, kio en la homa historio estis plej ofte avantaĝo.

Internacia esplorista teamo de la universitato de Edinburgo en Skotlando valorkalkulis la datumojn de 350.000 homoj ĉirkaŭ la terglobo. Ĉe tio mezuriĝis ne nur pezoj kaj grandecoj, sed ankaŭ konstatiĝis 16 karakterizaj trajtoj kiuj – se ili…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

La nuna ekonomika paradigmo kriziĝadas

Ĉu estas alternativo al kapitalismo?

Post pli ol 200 jaroj ekde kiam Adam Smith skizis la principojn de la libera merkato kaj 30 jarojn post la ora periodo de la novliberisma kapitalismo, ŝajnas, ke ĝi troviĝas nun en senespera situacio.

Viglaj publikaj diskutoj sekve de firmaj, foje tumultaj, protestoj montras, ke ne nur en la eŭropaj landoj sed eĉ en la ĉefa fortikaĵo de la libera ekonomio cirkuladas nekontentiĝo pri tiu ĉi sistemo, kiu ĝis antaŭ malmulte da tempo ĝuis tute nepridiskuteblan prestiĝan staton.

Oni fakte ne tiom povas malkonsenti pri la supereco de libera  merkatekonomio kompare kun…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Lastaj elsendoj de Pola Retradio

Movada Foiro – 100ª UK Lillo 2015

La mallongaj aktualaĵoj komence de la 470-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ligiĝas kun la eventoj en Koreio, Grekio kaj Bulgario. Sekve ni informas pri interesa ekspozicio de Pollando en la korea ĉefurbo Seulo. Laŭvica sonsceno registrita ĉe la stando de la Pola Retradio dum la Movada Foiro atestas pri la viglo kaj denseco de la ligitaj tie kontaktoj. Ni referencas krome al la statistiko pri la 100-a UK en Lillo kaj informas pri la nunjara eldono de Biblioteka Apogo Bachrich, pri kiu eblas klopodi ĝis la fino de aŭgusto. La elsendon finas mallonga Leterkesto. La tekstoj de aktualaĵoj kaj de la kulturkronika informao estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.

E_elsendo el la 21.08.2015

 


La 471-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas la ekstervica programo enhavanta retrorigardajn sonscenojn pri la 100-a UK en Lillo. Ĉi-foje temas pri la sonraporto el la solenaĵo okazinta la 28-an de julio 2015 ligita kun la senvualigo de la memortabulo dediĉita al la naskiĝinta en Lillo Gaston Waringhien. La eventon gviditan de Xawier Dewidhem partoprenis i.a. prezidantoj de Akademio de Esperanto, Christer Kiselmann kaj de UEA, Mark Fettes. La raporto kreiĝis kun la sonregistra helpo de Mark Bavant.

E_elsendo el la 22.08.2015 (100a UK, Lillo)