Arquivo da categoria: lernado

Sites de ensino do Esperanto

Zamenhof kaj ESPERANTO en bazlernejo

Ekzempla leciono laŭ ĝisdatigitaj kriterioj

En antaŭa sonartikolo mi pritraktis la ĝeneralan aliron de la projekto “Saltotabulo al lingvoj” kaj rilata kurso “Plurlingva Alfabetigo”. Tiu ĉi sonartikolo kaj la akompananta filmeto ilustras  la scenaron de la unua enkonduka leciono de tiu kurso por 4-a/5-a bazlernejaj klasoj.

La lecionoj  de la kurso celas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Turboj de nova generacio

El romia/esperanta “turbo” al japana “beyblade”

Preskaŭ taga kontakto kun junaj genepoj konstituas tiklan stimulon por malkovri surprizan mondon. Lastatempe denove reeksplodis ĉe la monda junularo (ĉefe ĉe knaboj) la modo de batalludo inter superteknologiaj turboj de nova generacio (vidu la bildon no. 1).

Jes, temas pri nekredebla plua evoluo de ludilo, kiun jam la romianoj uzis kaj nomis “turbo” kaj tiun ĉi nomon adoptis ankaŭ Zamenhof. Sed la sola simileco inter la du tipoj de turbo estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Arto por ĉiuj

En ĉi tiu monato februaro 2017, unu el la plej grandaj, famaj kaj gravaj muzeoj en la mondo, la “Metropolitan”, en Novjorko, anoncis epokfaran decidon. Per oficiala komuniko, ĝi decidis liberigi ĉirkaῠ 375000 verkojn el sia cifereca katalogo kiel bildojn por publika aliro. Pro tiu nova sinteno flanke de la institucio, la artaĵoj jam estas disponeblaj en interreto laῠ sistemo de “Creative Commons Zero”. Tio permesas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Enreta E-kurso de JU kun instruistino, gvidata vive

La Jagelona Universitato invitas E-parolantojn al 5-monata kurso de Esperanto gvidota de instruistino vive, en Interreto. La lernado daŭros de la 8-a de februaro  ĝis la 25-a de junio 2017. Instruas Maria Majerczak.
La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavos aldone la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en JU, kio plialtigos ilian internacian prestiĝon.
 
Se inter viaj novjaraj decidoj estas plibonigi vian lingvoscion, jen eblo fari tion. Ĉi-foje estas proponata i.a. horo vespera (Eŭropo kaj Afriko) aŭ posttagmeza (Ameriko).
Ĉiujare la kursoj estas aliaj, freŝaj.
 
Limdato por aliĝi: 6 februaro 2017
Informoj: goo.gl/x1S3AH 
 
Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(at)gmail(punkto)com (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tiu kontraŭ-spama formo).