Elsendoj de Radio Vatikana

2015-02-22, dim

Komentario: Marko 1:12-15 … Karesmo estas tempo de lukto kontrau la insidoj de la Demono; pri la spiritaj ekzercoj de karesmo por la papo kaj la roma kurio; posha libreto “Gardu vian koron” disdonita al pilgrimuloj … Papo Francisko akceptis audience kancelieron Angela Merkel; invito al la membroj de mafioj: malfermu vian koron al Kristo; du tviteraj mesaghoj.

2015-02-19, jhau
Ni servu Dion, kaj ne tiujn, kiuj proponas neglektindajhojn (kp.
Readmono 30:15-16) Parolado de papo Francisko al la romaj parohhestroj pri la arto de la homilio; tvitera mesagho … Palestino: Centro Papo Francisko …

Legu pli ĉe … (Esperanto-Movado)

Esperanto por la publiko

Evandro Caboclo en la stadiono Maracanã (Rio). (Foto: diskonigado)
Gonzalo de La Rioja
Ĉu vi scias, ke en Rio-de-Ĵanejro ekzistas la projekto “Esperanto por la publiko”? Ĝin kunordigas la instruisto Evandro Caboclo.
En pluraj regionoj de tiu urbo esperantistoj, en la kadro de tiu projekto, estigas plurspecajn iniciatojn por la diskonigado de la Internacia Lingvo.
De la kutima distribuado de informfolioj ĝis la epokfara propagando per aviadilo sur la marbordo de Rio, okazinta en Marto 2013, Caboclo kunigas fortojn kaj homojn por igi Esperanton iel konata de la loĝantoj de la “Mirinda Urbo”.