Sanskrito – Hindeŭropa Lingvo (1)

La temo de la proksima – la centa – Universala Kongreso estos “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”. Ĉar antaŭ kelka tempo mi faris prelegon pri sanskrito – kiu ne estas moderna lingvo, sed estas lingvo kaj parenca al multaj modernaj lingvoj – mi intencis produkti sonartikolon pri ĝi. Pro tio mi surpriziĝis, kiam mi aŭskultis la artikolon de Anton de la 3-a de marto. La artikolo ne pritraktis sanskriton, sed kompreneble li menciis tiun lingvon en sia teksto pri la hindeŭropaj lingvoj. Se vi ankoraŭ ne aŭskultis aŭ legis ĝin, mi rekomendas fari tion.

En la artikolo de Anton kompreniĝas, ke sanskrito estas hindeŭropa lingvo. Li ankaŭ komprenigis,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO

Elsendo de Pola Retradio

 

La 31-an de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo al la 100-a UK en Lillo. Kuntekste de tiu informo en la 426-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni prezentas interparolon kun LKK-respondeculinoj pri ĝia ekskursa programo. Detaloj pri ekskursoj troviĝas en la paĝo: http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/kongreso/programo/ekskursoj-tuttagaj.htm. Ili troviĝas ankaŭ en la 2-a Bulteno, sed ja estas tute aparte sprone aŭdi pri la preparlaboroj flanke de la respondeculoj mem Katja B. kaj Armelle P. La lasta Palma Dimanĉo inaŭguris la periodon de Granda aŭ Sankta Semajno. Niaj aktualaĵoj do rilatas al tiu temo kaj ni informas i.a. pri relative nova fenomeno, kiu estas Nokto de Pekkonfesejoj. Gilowice estis nur unu el la lokoj, kie lastdimanĉe okazis la rivalado por la plej belaj Paskaj Palmoj, lastlunde aliflanke okazis interesa koncerto, komence de aprilo aperonta surdiske “Popola Rekviemo”. Pasko ligiĝas kun multaj diversaj kutimoj tra la tuta Pollando, pri interesa ekspozicio “Pasko en Mazovio” en la proksima al Varsovio loko ni informos sekve. Nia scienca bulteno rilatas al la kreiĝanta histobanko en la loko Olsztyn (la nordorienta Pollando) kaj al interesaj esploroj pri komunikado de orangutanoj. Muzike akompanas nin kun gudro Nikolin’ per sia kanzono pri Parizo. Novaĵinformoj kaj sciencaj temoj estas ankaŭ paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun LKK respondeculinoj pri ekskursa programo estas aŭdebla aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Elsendoj de Radio Vatikana

———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-30 22:27 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-29, dim
Komentario: La Pasiono de Jesuo Kristo (Marko 14) … Palmodimancho: Papo Francisko komencis la ritojn de la Sankta Semajno … Pri la viktimoj de la aviadila katastrofo en Francio kaj la Monda Tago de la Junularo en Krakovo … En aprilo la papo akceptos audience la novan prezidanton de Italio Sergio Mattarella; kondolenco pro la forpaso de Mar Dinkha la kvara, la patriarko de la Asira Eklezio de Oriento; sankta Teresa de Avila, tute escepta virino, majstrino de preghado; du novaj tviteraj mesaghoj.

Legu pli….

Continuar lendo Elsendoj de Radio Vatikana

Neperfektaj Rimoj

NEPERFEKTAJ RIMOJ

El la blogo de Paŭlo Sergio Viana

La pacienca leganto bonvolu voĉlegi ĉi tiujn versojn:

´Ne mi aŭtoras pri mia poemo

sed ĝi sin verkas kaj sin pensas mem,

kiel polp´ malrapide sin etendas

sur la profunda oceaninterno,

abismo, de marfloroj la loĝejo.

Kaj mem per memorplumo ĝi sin verkas,

per plumo ama kaj per plum´ turmenta,

per ĉio, kion donas memorsento:

vizaĝo, kaj pejzaĝo, kaj intensa

pulsado de la lumo en  mateno.´

Ili estas la du unuaj strofoj de ´La Poemo´ , kiu malfermas la volumon ´Tiu muziko´ , de Ivan Junqueira, eldonejo Rocco, 2014. Granda poeto, kiu meritas longajn konsiderojn, multe super tio, kion mi pretendas. Miaflanke, mi koncentriĝas je liaj rimoj. Je liaj majestaj neperfektaj rimoj. Se la leganto konsentis voĉlegi, tiam li jam perceptis tion, kion mi diros.  Continuar lendo Neperfektaj Rimoj

Proteino el patrina lakto kontraŭ kancero

 

Malgranda proteina molekulo kiu havas gravan defendan funkcion en la korpo, povas tre celite efiki kontraŭ haŭtkancero kaj aliaj tumoroj. Laktofericino vekas esperon pri kontraŭkancera terapio sen nedezirataj kromefikoj.

“Ni testis kancerojn kiuj estas aparte malicaj kaj kiuj formas metastazojn kiel ekzemple melanomon, do nigran haŭtkanceron”, diras biosciencistoj el Graz en Stirio. Ilia teamo sukcesis modifi naturan proteinan molekulon tiel ke ĝi mortigas kancerajn ĉelojn ene de nur ok horoj. Almenaŭ tio okazis en laboratoria testo. La proteino nomiĝas Laktofericino kaj estas disiga produkto de la proteino Laktoferino kiu aperas en larmoj, salivo kaj en la patrina lakto. Ankaŭ preparita lakto por botelbeboj enhavas tiun proteinon, ĝi gravas por la korpa sindefendo kaj la imunsistemo.

“Laŭbezone en la korpo Laktoferino estas disigata en la malgrandan peptidon Laktofericino kiu efikas…

Legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio