Kuraĝa Sinjorino

Antaŭ kelkaj tagoj mortis en Brazilo S-ino Bárbara Heliodora. Certe ŝi ne estas tre konata homo en internacia nivelo, sed ŝia intelekta vivo instigas nin pripensi la gravecon de laboro por kulturo. Kaj tio koncernas nin, Esperantistojn.

Bárbara Heliodora naskiĝis en Rio, en 1923 kaj pasigis en ĉi tiu urbo la plej grandan parton de sia vivo. Ŝi komence diplomiĝis kiel instruistino. Ŝia patro estis historiisto (kaj siatempe fama futbalatleto!) kaj ŝia patrino estis poetino, aŭtoro de unu el la unuaj bonegaj tradukoj de la ŝekspira Hamleto al la portugala lingvo.

Dum jardekoj, tiu obstina kaj serioza intelektulo sin dediĉis al kritikado de teatro en Brazilo kaj…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Nova loko de pilgrimado en la Sankta Lando

“Duc In Altum”: spirita centro ĉe la Maro de Galileo

«Konsideru, ke vi povus meti viajn piedojn ĝuste kien metis ilin Jesuo antaŭ du mil jaroj». Patro Juan María Solana, la ĉilia pastro, kiu min akompanas, prononcas tiujn ĉi vortojn kun ĉarma miksaĵo de iomete malpeza ironio kaj solenado.

Ni troviĝas en la rezervita spaco, kiu gardas la sinagogon de Magdala, elfositan en 2009 dum kampanjo de arkeologiaj prifosadoj kaj viziteblan, ekde tri monatoj, fare de pilgrimoj kaj turistoj. Ni estas ĉe la nordokcidenta bordo de la lago de Tiberio, nomata ankaŭ Maro de Galileo:…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Elsendo de Pola Retradio (434a)

Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando.

Reference al la 42a Malferma Tago en Roterdamo ni prezentas sonscenon pri la Libroservaj Novaĵoj, kiujn prezentis dum ĝi Ionel Onet. Ĉe www.pola-retradio.org en la komenco de la 434a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la tragika tertremo en Nepalo kaj pola helpo al la damaĝitoj, ni informas pri la morto de Władysław Bartoszewski, i.a. distingita per Medalo de Toleremo fare de Zamenhof-Fondumo. Kroma informo rilatas al la finiĝonta morgaŭ omeĝekspozicio honore al 96 viktimoj de la aviadila katastrofo apud Smolensk antaŭ 5 jaroj. La temo el la pola gazetaro rilatas al dulingvaj lernejoj en la loko Kielce. En scienca bulteno ni konigas esplorojn pri la evoluiga rolo de laŭta tekstolegado al infanoj kaj pri la efiko de la basaj sonoj por estingi incendion. Muzike akompanas nin Amindaj per fragmento de sia kanto “Lasu la malĝojon flugi” el ilia KD eldonita en 2011 fare de Vinilkosmo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. La sonsceno pri Libroservaj Aktualaĵoj estas aparte aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Informis: Barbara Pietrzak

Elsendoj de Radio Vatikana

2015-04-26, dim
Komentario: Johano 10:11-18 … Pregho por la viktimoj de la nepala
tertremo, mesagho al la apostola nuncio en Nepalo; pri la Bona
Pashtisto (Joh. 10:11-18); Marie-Elisabeth Turgeon (1840-1881), modelonde la konsekrita vivo, beatproklamita en Kanado; peto al chiuj fideluloj: ne forgesu preghu por mi … Pastra ordino al 19 diakonoj; solidareco, sociala valoro de sankta Johano Paulo la dua; papo Francisko kaj la monda ekzpozicio Expo Milano; nova tvitera mesagho.
2015-04-23, jhau
Scolas Ocurrentes kaj la monda geknabaro: kiam socio kashas Dion, oni forjhetas la homojn Festo de sankta Georgo, nomfesto de papo Jorge Bergoglio, intervjuo kun la papa ceremoniestro, monsinjoro Guillermo Karcher; audienco kun la episkopoj de Namibio kaj Lesoto; tago de preghado por la pastraj vokighoj, ordenoj de 19 novaj pastroj; nova…
Legu pli ĉe … ESPERANTO MOVADO

Genetika esploro pri intermiksiĝo kaj kastoj

Multaj homoj scias, ke en Barato – aŭ Hindio – ekzistas sistemo de kastoj. La PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) de 2005 difinas “kasto” jene:

“En Hindio, hereda klaso, kies membroj estas socie egalaj, samreligiaj kaj kutime sammetiaj, kaj ne havas sociajn rilatojn kun la membroj de aliaj.”

Pri la sociaj rilatoj inter la kastoj, mi citos sube aliajn tekstojn.

Je la komenco estis kvar kastoj, jam menciitaj multfoje en la epopeo Mahabarato. De la plej supera…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO