RENKONTO DE ESPERANTISTOJ EN LA PARAIBA VALO

Porto dos Bandeirantes – Lorena (SP, Brazilo)

 

LORENA – 31/05/2015
CASA DA CULTURA
R. Viscondessa de Castro Lima, 10

PROGRAMO

10 h: Malfermo
10:15 h: Prelego (Marcio Nascimento/RJ)
11 h: Ekskurseto
12:30 h: Tagmanĝo
14 h: Guto da Gramatiko
14: 15 h: Didaktika prezento (Frederico Salmi, el Guaratinguetá)
15 h: Prezento kaj diskuto pri filmo
15:30 h: Esperantoasocioj sin prezentas (AERJ, KKE, EASP)

Lorena Esperanto-Klubo atendas vin!

Spirita Majstrino de Oomoto el Japanio vizitas la Templon de Bona Volo

Braziljo, Brazilo — S-ino Kurenai Deguĉi, spirita majstrino de Oomoto, el Japanio, vizitis kune kun sia sekvantaro la Templon de Bona Volo (TBV) , la Templon de la Dia Ekumenismo. Enaildo Viana, ministro de la Templo de Paco, prezentis la lokon al la vizitantoj, akompane de la multjara amiko de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto de Oomoto Internacia, s-ro Shigeki Maeda.

Mirigita pro tio, ke ŝi revenis al la loko, de post kvar jaroj, s-ino Kurenai pilgrimis tra ĉiuj medioj. Ĉe la Sankta Fonto, ŝi kaptis la okazon por mediti kaj ankaŭ substrekis ke ŝi estas “tre kontenta kaj tre feliĉa reveni al TBV”.

Omaĝe al ŝi, la Soldadetoj de Dio, de LBV — kiel ameme estas nomataj la infanoj de la Institucio —, donacis al s-ino Deguĉi orkideon kaj faldfolion pri TBV, en la japana, kaj ankaŭ ekzempleron de la revuo Bona Volo Ekumenismo, memorigan eldonon lanĉitan dum la 25a Jubileo de la fonddatreveno de la Templo de Bona Volo, okazinta la 8an de novembro 2014.

Dum intervjuo al Superreto Bona Volo de Komunikado (Radio, TV, interreto kaj publikigaĵoĵ), s-ino Kurenai sendis sian mesaĝon al la direktoro-prezidanto de LBV kaj fondinto de la Templo de la Dia Ekumenismo: “Mi volus sendi brakumon alPaiva Netto kaj elkore danki lin”. La spirita majstrino de Oomoto el Japanio lasis memoraĵon por la gvidanto de LBV kaj substrekis ke ŝi revenos tre feliĉa al sia lando.

Vizitu ankaŭ vi la Templon de Bona Volo, unu el la Sep Mirindaĵoj de Brazilja, situanta ĉe SGAS 915, parceloj 75/76 — Brazilja, ĉefurbo de Brazilo. Por pliaj informoj, telefonu: (+5561) 3114-1070 aŭ skribu al esperanto@bonavolo.com.

Fonte: Templo da Boa Vontade

Ho ve, virinoj!


 
​Polic​isto interkomunikante per la radiaparato:
 
– Serĝento, ni alvenis al la krimscenejo.
– Faru raporton ..
– Virino mortigis sian edzon. Estis 35 tranĉilvundoj, du pafoj, sekvitaj de sufokiĝo kaj senkapigo. Fine, ŝi forbruligis lin.
– Dio! Kio estis la motivo de tiu ĉi krimo?
– Li surpaŝis la plankon, kiun ŝi estis puriganta…
– Ĉu vi sukcesis kapti la virinon?
– Ankoraŭ ne serĝento, ni atendas, ke la planko sekiĝu …
 
 
Polícia conversando no rádio:
 
– Sr. sargento, chegamos no local do crime.
– Passe um relatório..
– Uma mulher matou o marido. Foram 35 facadas, dois tiros, depois de asfixiar e decapitá-lo, e por fim o queimou.
– Nossa qual foi o motivo do crime?
– Ele pisou onde ela estava passando o pano…
– E conseguiram capturar a mulher?
– Não sargento,  estamos esperando o piso secar…
—–
​Kontribuo de Kelli​
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Sincereco de Joĉjo


La patrino de Joĉjo estas graveda, kaj ŝi demandis lin, kion li deziras gajni: fraton aŭ fratinon.
Joĉjo respondas:
– Panjo, se mi povus elekti donacon, mi elektus biciklon! 
Kontribuo de Roze (PMA)
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 4/26/2015 07:21:00 PM