“Mirakla fabo” sojo

Vizio fariĝis iluzio: La monda kariero de la “mirakla fabo” sojo, kiu devis anstataŭi viandon, prosperas nun kiel porbesta nutraĵo.

Sinjoro Haberlandt havis vizion: Anstataŭ la pene produktata viando do povus ankaŭ planto – nome sojo – esti la bazo por favorkosta kaj samtempe sana nutrado. Tiu ideo sonas tre moderna: La bestobredado voras enormajn kvantojn da bestnutraĵoj kaj kultivareojn (por kiuj ankaŭ pluvarbaro estas forigata), ĝi rekte kaj malrekte respondecas por grandaj enaerigoj de varmdomaj gasoj kaj nitrogenaj kombinaĵoj; kaj krome alta konsumo de viando estas vere ne tre sanakcela.

Friedrich Haberlandt havis sian vizion, sed ne dum niaj tagoj, sed en la jaro 1873. La profesoro pri plantokultivado ĉe la agrikultura altlernejo en Vieno konatiĝis dum la Monda Ekspozicio en Vieno…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Gramatikero: Akuzativo (anstataŭigo de prepozicioj)

Akuzativo (anstataŭigo de prepozicio)

Há casos, desde que não comprometa a clareza,  em que podemos usar o acusativo para indicar a supressão de uma preposição:

1. Em medidas de tempo:

–  Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. >>> Mi saltadis dum tuta tago de loko al loko. (Pulei o dia todo de lugar em lugar.)

– Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorino. >>> Volu sidiĝi kaj atendi dum momento, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj. (Queira sentar-se e aguardar um momento, até que eu termine a conversa com essas senhoras.)

Continuar lendo Gramatikero: Akuzativo (anstataŭigo de prepozicioj)

Kial homoj kaj hundoj estas amikoj

Fidelaj okuloj, oblikve metita kapo: Se hundo rigardas tiel, mastro kaj mastrino korvarmiĝas. Nun sciencistoj eltrovis kial homoj havas tiel fortan ligon al siaj hundoj.

Se homo kaj hundo rigardas en la okulojn de la alia, tiam ŝanĝiĝas la cerba ĥemio de ambaŭ specioj. En la sango kaj de la homo kaj de la besto plialtiĝas la koncentriĝo de la hormono oksitocino. Tiu ĥemia mesaĝa substanco peras la senton de fido kaj aparteno, ĝi efikas trankvilige kaj forprenas timon. La saman plialtiĝon de la nivelo de oksitocino oni povas observi se patrinoj rigardas en la okulojn de sia beboj aŭ…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Naŭope

Minutojn antaŭ la geedziĝo, la bopatro alparolas la estontan bofilon:
– Mia kara, ĉu vi kapablas vivteni ​la familion?
–  Kompreneble!
Do, la bopatro informas:
– Bonege, ​ĉar ni estas naŭop​a.
Kontribuo de Rose (PMA)​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

 


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 5/29/2015 11:59:00 PM