Gramatikero: NENIAL

NENIAL
Advérbio que significa: por nenhum motivo, por nenhuma razão, por nenhuma causa.
– Tian decidon mi nenial povus akcepti. (Tal resolução eu por nenhum motivo poderia aceitar.)
– Nenial ni volus malhelpi tiujn, kiuj senkonscie laboras kun ni. (Por nenhuma razão nós quereríamos prejudicar aqueles, que inconscientemente trabalham conosco.)
– Vi nenial devas senti vin kulpa. (Você por nenhum motivo deve sentir-se culpado.)
– Tian regularon por nia ligo mi nenial povus aprobi.z (Esse regulamento para nossa liga eu por nenhuma razão poderia aprovar.)
– Tial, ĉar la sklavo deziris iri, mi nenial dirus ne. (Por isso, porque o escravo desejava ir, por nenhuma razão eu diria não.)
– Li nenial ĉesis skribi al mi. (Ele por nenhum motivo parou de escrever para mim.)
– Ni nenial volas partopreni tiun agitadon. (Nós, por nenhuma razão, queremos participar deste alvoroço.)


Postado por Blogger no GRAMATIKERO em 5/02/2015 12:56:00 PM

Perditaj kaj perdotaj lingvoj

 

Maljunuloj en Butano, malgranda regno inter Hindio kaj Ĉinio, ofte parolis ses aŭ sep de la dek-ok lingvoj de sia lando. Krom la dzongkha, la oficiala nacia lingvo, neniu el tiuj lingvoj estas skribita. Nuntempe iuj estas minacataj de forpereo. Ili estas endanĝerigitaj de la dzongkha kaj de la angla.

Oni enkondukis la anglan en la lernejojn de Butano en la centnaŭdeksesaj jaroj por malfermi la landon kaj modernigi ĝin. Instruistoj el Keralo en Hindio instruis la anglan kaj malpermesis al la infanoj uzi la propran lingvon en la lernejo kaj punis ilin kiam ili…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Elsendo de Pola Retradio (435-a)

“Angelli” – Igor Mitoraj

Jan Danysz estas la heroo de nia felietono pri koninda polo. Komence de la 435a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas kulturkroniko, en kiu ni informas pri impona ekspozicio de skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Pietrasanta, Italio, pri ekspozicio de hispanaj desegnistoj en Krakovo kaj pri inaŭgurota venontmonate Silezia Muzeo en Katowice. Nia E-komuna informo rilatas al la kultura evento Mazara 2015. Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto. Muzike akompanas nin la grupo Kaj Tiel Plu per fragmento de la kanto „La Violonisto” el la KD „Surplacen venu vi” eldonita de Vinilkosmo. Kulturkronikaj informoj kaj  la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Informis: Barbara Pietrzak

Transdono de inteligenteco al infanoj

La grado de inteligenteco de homo dependas de diversaj faktoroj – kaj certe ne ĉiuj jam estas konataj. Estas klare ke la genoj ludas rolon. Plej multaj esploristoj pri inteligenteco kredas ke la grado de heredigo situas ĉe proksimume 50 procentoj. Ĉu homo povas profiti sian denaskajn eblecojn tiam, tio dependas de la medio en kiu la juna homo plenkreskas. Tion denove pruvis esplorista teamo de la universitato de Virĝinio en Usono.

Por la studaĵo estis esploritaj fratoj el kiuj unu plenkreskis ĉe la korpaj gepatroj, dum la alia estis adoptita. La sciencistoj interalie povis montri ke la kleriga nivelo de la gepatroj influas la inteligentecon de la…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Gramatikero: NENIOM

NENIOM:
Advérbio que significa: em nenhuma quantidade, nada, nenhuma quantidade, em nenhum grau, absolutamente nada, nenhum número;
–  Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj … sola, forlasita! (Nada de filhos, nada de filhas, nada de amigos … sozinho, abandonado.)
– Via ĉeesto neniom malhepas. (Sua presença absolutamente em nada atrapalha.)
– Ĉu vi havas ĉe vi iom da mono? Bedaŭrinde mi havas neniom. (Você tem um pouco de dinheiro? Infelizmente não tenho nenhum.)
– De kiam mi ellitiĝis, mi neniom ripozis. (Desde que me levantei da cama, não descansei absolutamente nada.)
– Vi neniom ŝuldas al mi. (Você nada me deve.)
– Tiu virinaĉo neniom taŭgas! (Aquela megera não presta para nada!)
– Multe da peno, neniom da pano. (Muito esforço, nada de pão.)
– Ili restigis neniom el la viando. (Eles não deixaram nada – nenhuma quantidade- da carne.)


Postado por Blogger no GRAMATIKERO em 4/25/2015 06:06:00 PM