La 443-a E-elsendo de la Pola RetRadio

 

Elblag, Urbo el Pollando

Elbląg-kanalo, la hidroteknika miraklo, unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de Pollando estas la temo de nia felietono pri Vizitinda Pollando en la 443-a E-elendo ĉe www.pola-retradio.org. En kultur­kroniko ni informas pri la plej nova sonorilego “Mieszko kaj Dobrawa” muldita omaĝe al la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando. E-informoj rilatas al solenado de M60 en Jokohamo kaj funkcianta en la andaluzia Ejea de los Caballeros E-ekspozicio. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. Muzike ni memorigas la kanton de Nadia Figueiredo “La floraj violoj de la dezerto”. Aktualaĵoj, la kultur­kronika informo kaj  la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Fremdaj Ĝemeloj

Laŭdire en la mondo estas sep homoj kiuj aspektas tute simile kiel oni mem. Tial tri geamikoj serĉas ĝuste pri siaj duobluloj. Unu tian “fremdan ĝemelon” ili jam trovis. Ekzistas ja tiaj demandoj pri kiuj oni pensas ke oni neniam povos respondi ilin. Kaj unu el tiuj demandoj, se oni staras antaŭ spegulo, estas tiu “Ĉu ie en la mondo troviĝas iu kiu ne estas parenca al mi kaj tamen aspektas same kiel mi?”. La statistiko diras : Jes. Kaj estas ne nur unu persono sed eĉ sep. Sed pri kio helpas statistiko? Oni volas vidi la homojn, rigardi en ilian vizaĝon kaj pensi: “Nekredeble, nekredeble!”

Tri geamikoj el Usono ankaŭ volas sperti tion. Tial antaŭ kelkaj…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Aleksandro Scriabin

 

En la jaro 2015, la mondo rememoras la rusan komponiston Aleksandro Scriabin, kiu mortis antaŭ cent jaroj. Li naskiĝis en la Kristnaska tago en 1871 kaj famiĝis jam kiam li estis 16-jara kaj verkis etudon (je do minora, numero 1), kiun kutimis ludi interalie la pianludisto Vladimir Horowitz. Lia patrino mortis tuj post la akuŝo kaj li estis vartita de avino kaj onklinoj. Dum siaj unuaj pianostudoj li estis kolego de Rachmaninoff. Li fariĝis fakte pianvirtuozo.

Li havis impresiĝeman, mistikeman temperamenton. Tiutempe, en Rusujo, oni ofte interesiĝis pri spiritismaj seancoj, kaj la komponisto profunde plonĝis…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Verkado de rakontoj: optimisma afero

Konkurso pri mallongaj rakontoj

Buntaj travivaĵoj daŭre ĉirkaŭas ĉiun el ni: tiuj, kiujn ni travivas, pri kiuj ni aŭdas, kaj kiujn ni emas rakonti: plejparto de nia ĉiutaga komunikado baziĝas sur aŭskultado aŭ rakontado de historioj. Aldone estas la historioj, kiujn ni legas, kaj, kial ne?, rakontoj, kiujn ne malmultaj el ni deziras verki. Kio efektive instigas la aspirantajn verkistojn? Sendube bona dozo da optimismo.

Samkiel ĉiujare, la sekcio “Kulturo kaj literaturo” de unu el la gravaj naciaj ĵurnaloj anoncis publikan konkurson pri mallongaj rakontoj por verkistoj, kiuj ankoraŭ ne publikigis proprajn prozajn verkojn. Oni petis de ili…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Prononco

Unu el la plej gravaj avantaĝoj de Esperanto estas ĝia prononco. Evidente vi ĉiuj scias tion.

Eble por multaj homoj la esperanta prononco ne estas facila – simple ĉar la sonoj estas tre diferencaj de tiuj de ilia denaska lingvo –, kaj pro tio multaj esperantistoj ne prononcas la literojn tute korekte, sed pli-malpli kun akĉentoj, kiuj malkaŝas ilian devenon.

Tamen la fakto estas, ke la esperanta prononco ege facilas pro tio, ke ĉiu litero estas prononcata per ununura sono, kaj ĉiu sono estas reprezentata per ununura litero. Ankaŭ tion vi…

Daŭrigu la legadon kaj ankaŭ aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio