Ŝargado dum veturado

Germana esplorinstituto konstruis sportan aŭtomobilon kies baterio reŝargiĝas dum veturado. Tio funkcias per indukta ŝargado. Tio estas metodo kiu eĉ jam estas taŭga por amasa merkato.

Per la modela aŭtomobilo la esploristoj volas montri ke tio ne nur funkcias en teoria kalkulmodelo sed tute reale aŭ – alie dirite –  proksime al la praktika aplikado. Por povi senti la apartan ĝuon de veturado en elektra sporta aŭtomobilo oni instalis du elektrajn motorojn kun 424 ĉevalpovoj  ĉe la radoj. Ĉe la malsupra planko sidas tiel nomata sekundara bobeno. Trans ĝi eblas ŝargi la baterion kun kapacito de 38 kWh.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio

Kion diris sinjoro Kabe?

“Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon…” Tiel diris al raportisto de Literatura Mondo la plej fama kabeinto de ĉiuj epokoj en 1931, dudek jarojn post kiam li forlasis la movadon. Ni republikigas la intervjuon kun Kazimierz Bein.

Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto
Warszawa, 24. VI. 31.

“Ho, Kabe, Kabe, Kabe,

kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?” mi preĝe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia kapo pendas minace nigra ĉielo,…

Legu pli ĉe blogo….  Eugen Fabian (Plurlingvismo kaj Esperanto)

Elsendoj el Radio Vatikana

​Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org 

 
2015-06-28, dim 
Komentario: Marko 5:21-43 … La kredo estas forto de la vivo kiu liberigas kaj savas; saluto al la marshantoj por la savo de la planedo … Telegramoj pri la atencoj en Tunizio, Francio kaj Kuvajto; sekretariejo por la komunikado, nova institucio de la roma kurio; tradicia vizito de delegacio de la ekumena patriarkejo de Konstantinopolo: “por ke ni iam partoprenu kune en la eukaristia bankedo”; videomesagha saluto al la fideluloj de Ekvadoro, Bolivio kaj Paragvajo; en la festo de sanktaj Petro kaj Paulo; nova tvitera mesagho … Sankta Segho – Palestino: akordo subskribita.  
 

Continuar lendo Elsendoj el Radio Vatikana

Nutri la planedon – Energio por la vivo

La mesaĝo de vertikala kampo en la israela pavilono

La tre grava internacia ekspozicio EXPO2015 en Milano, kiun oni malfermis je la komenco de majo, fokusiĝas sur la metodoj por provizado de sana nutrado al la monda loĝantaro kun alta konsidero pri la protektado de la natura medio.

La oficiala devizo de tiu ekspozicio estas “Nutri la planedon – Energio por la vivo”. Hodiaŭ en la mondo estas pli ol 800 milionoj da homoj, kiuj suferas pro manko de nutrado. Aliflanke en multaj landoj, oni senzorge forĵetas kiel rubaĵon nekredeblan kvanton da manĝaĵoj. Laŭ ĝisdatigita taksado, temas pri 1,3 miliardoj da tonoj: tio signifas, ke oni malŝpare forĵetas ĉirkaŭ trionon de la tutmonda produktado.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio

La kaŭzoj de senarbigo de la brazila Amazonio

La 9-an de majo aperis en la Esperanta Retradio artikolo mia pri senarbigo en Amazonio. Tiam brazila anonimulo komentis la jenon: “Vi ne diris kial la Amazona arbaro estas detruita. Do, mi diras al vi: paŝtejo por bovinoj. Ni estas la plej granda eksportlando de viando en la tuta mondo.”
Mi povas nun respondi, ke en artikolo de 5, 6 aŭ 7 minutoj ne eblas paroli pri ĉiuj faktoj, kaj la temo estis aparte “Senarbigo kaŭzas sekecon”.
Hodiaŭ mi alportas unue pliajn detalajn pri la senarbigo kaj poste mi parolos pri la kaŭzoj.
Ĉar mi ne estas eksperto, mi evidente nur povas citi aliajn aŭtorojn.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio