Elsendo el Radio Vatikana

2015-05-31, dim
Komentario: Mateo 28:16-20 … La Sanktega Triunuo, festo kiu instigas akcepti la belecon de la evangelio; invito partopreni la liturgion de la Sankta Korpo kaj Sango de Kristo … Trajno de la Infanoj: Estu geknaboj kapablaj flugi liberaj per la helpo de Jesuo; la nivelon de progeso de  civilizacio oni mezuras per la kapablo gardi la vivon; renkonto kun grave malsanaj infanoj; nova tvitera mesagho … La Monda Tago sen Tabako: statistiko; Usono: Vashingtono forstrekis Kubon de la listo de subtenantoj de terorismo.

2015-05-28, jhau
Estas kristanoj kiuj malproksimigas la homojn de Jesuo; audiencoj kun la episkopoj de la Dominika Respubliko, kaj…

Legu pli ĉe … Esperanto-Movado.

Jogo kaj sano – grava konfirmo

La informo ne estas nova, sed ĝis nun ne komplete pruvita. La pruvo ĵus publikiĝis: jogo efektive bonfaras al la sano. La Eŭropa Revuo pri Preventa Kardiologio antaŭ ne longe publikigis ampleksan studaĵon, laŭ kiu oni analizis dekojn da apartaj sciencaj esploroj, kiuj inkluzivis entute preskaŭ 30000 homojn. Oni per tio rajtas aserti, ke regula praktikado de jogo malaltigas la sangopremon kaj la kvanton da “malbona” kolesterolo en la sango. Ĝi krome plialtigas la kvanton da “protekta” kolesterolo, helpas malpliigi korpan trograsecon kaj mensan streĉiĝon. Kompreneble, tiaj bonaj efikoj estas des pli favoraj, se oni kune englutas la koncernajn medikamentojn. Ili signifas, ke joganoj ricevas signifoplenan protekton kontraŭ angiaj malsanoj de la koro kaj de la cerbo.

Medicinistoj pli kaj pli ofte insistas pri la bezono praktiki korpekzercojn kaj…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Suno malvarmigas domojn

Ke la sunradioj estas utiligataj por varmigi domojn, tio tute ne estas mirinda. Sed ke la sunenergio estas ankaŭ aplikebla por malvarmigi domojn, tio ja je unua vido ŝajnas esti stranga ideo. Tamen tio grandmezure okazas: La firmao Solid el Graz konstruas sistemojn kiuj utiligas la sunon por malvarmigi konstruaĵojn. Ok el la 20 plej grandaj tiaj instalaĵoj en la tuta mondo venas el Graz.

Komenciĝis fine de la 1990-aj jaroj. En malantaŭa korto en Graz la biologo Christian Holter konstruis kaj testis prototipojn por maŝinoj kiuj malvarmigas per sunlumo. Post plurjara esplorlaboro sekve pretiĝis en la jaro 2003 la unua komerce utiligebla modelo. Intertempe…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Zamenhof siatempe

Publikaĵo pri Zamenhof en siatempo

Ne eblas serioze okupiĝi pri Zamenhof sen funde koni la cirkonstancojn inter kiuj li vivis, alivorte, la politikan, socian kaj kulturan fonon de lia vivo. La ekstera realo influas, i.a., konkretajn agojn de individuo. Ne eblas kompreni iujn vortojn de Zamenhof sen scii pri la rezultantaj el la ekstera situacio limigoj, kiujn li spertis, grandegaj danĝeroj, kiujn li riskis sen diri tion (pro diversaj kialoj) al esperantistoj, pri lia granda zorgo pri sekuro de la lingvo, pri tiu de si mem kaj de sia familio. Okazas misinterpretoj de liaj vortoj pro ilia elkuntekstigo. Tiel diris la tradukinto de la teksto, Profesorino Maria Majerczak el Jagelona Universitato el Karakovio.
La artikolo “La pola kulturo en la tempo de Ludoviko Zamenhof“, kontribuu al kompreno de la socia kaj kultura fono de la vivo de la kreinto de E-o.

Kantado helpas multflanke

Kantado eniras tra la oreloj en la tutan korpon ĝis la koro. “Kantado povas porti vin al via interna optimumo”, diras muziksociologo. Ĉu sub la duŝo, en aŭtomobilo, dum telerlavado aŭ dum promenado: Kiu kantas, eĉ maltrafante la tonojn, faras ion sencohavan por sia korpo kaj sia animo. Se niaj voĉkordoj svingiĝas, tiam kunvibras la torako, la kapo kaj la ventro. Ankaŭ la psiko reagas kvazaŭ kiel resonilo.

Komuna kantado en grupo komence eble ŝajnas esti iom hontiga, sed se oni akceptas partopreni en kantrondo, oni rimarkas ke la grupo povas subteni kaj porti vin, oni kuraĝas pli, oni ektremas kaj kunfandiĝas kun la aliaj voĉoj al unuo.

Kantado povas fari nekredantojn kredantoj, ĝi povas pacigi…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio