Kredindaj statistikoj

Oni diras ke per statistikoj eblas pruvi ĉion eblan – kaj ankaŭ la malon. Statistikoj ja ofte ŝajnigas precizecon kie tamen ne estas pli ol nebulo. Statistikoj por multaj homoj estas nur alta formo de mensogo.

Fakte ne estas konsilinde blinde fidi statistikojn, sed necesas ĉiam prilumigi la kuntekston en kiu ili estas faritaj. Mi okupiĝis pri tiu temo jam dum mia studado de ekonomio-entreprena mastrumado kaj verkis diplomlaboraĵon pri la aplikado de la panel-metodo en la esplorado de legado/aŭskultado de presproduktoj kaj radio/TV-elsendoj.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio

452ª Elsendo de Pola Retradio

Grekujo

Kun Konrad Andrzejuk, la sekretario de la estraro de Zamenhof-fondumo en Bjalistoko, kiu estas la antaŭmikrofona gasto de la 452-a E-elsendo, ni interparolas pri la laboroj efektivigitaj en 2014 kaj 2015. Komence en aktualaĵoj ni infomas pri la kriza situacio en Greklando; ni prezentas pritakson de la pola socio pri la laboro de la reganta koalicio kaj prezidento. Temo el la pola gazetaro koncernas raporton pri laborsatisfakcio en la landoj de la Eŭropa Unio. Sciencbultena temo rilatas al la fizika diferenco en la cerbokonstruo depende de tio ĉu temas pri t.n. emocia aŭ racia cerbo. Muzike akompanas nin hodiaŭ fragmentoj el Bjalistokaj Prezentaĵoj registritaj en la tempo de la Bjalistoka UK. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

E_elsendo el la 30.06.2015